Cacabelos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Cacabelos
Cacabelos-Santa-Maria.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24540 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 888  (2021) [+]
Loĝdenso 150 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 36′ N, 6° 44′ U (mapo)42.599722222222-6.7255555555556Koordinatoj: 42° 36′ N, 6° 44′ U (mapo) [+]
Alto 479 m [+]
Areo 32,66 km² (3 266 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Cacabelos
Situo de Cacabelos

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Cacabelos [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Cacabelos [kakaBElos] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Bierzo, en la okcidento de la provinco. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan, la leonan kaj ĉefe la galegan.

Komarkoj de la provinco Leono; El Bierzo plej okcidente, oranĝece.
Muregoj de Castro Ventosa.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Arborbuena, Cacabelos, Pieros, Quilós, San Clemente kaj Villabuena, okupas totalan areon de 32,66 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 4 888 loĝantojn. Ĝi akiris ĉirkaŭ 3 000 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj kaj aligo de disaj domaroj. Ĝi distas 127 km de Leono, provinca ĉefurbo.

Estas atestaĵoj de antaŭromia kaj romia loĝado, kaj poste de visigotoj; en Mezepoko okazis reloĝado kaj plej frua mencio estas de la 10-a jarcento. La areo apartenis al la episkopo de Santiago ene de la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo (batalo en Januaro 1809). En la Jakoba Vojo (kies simbola konko aperas en la blazono), la urbo estis rilata al religiaj institucioj (preĝejoj kaj hospitaloj), enhavis judan kvartalon kaj iĝis bazarurbo. Fine de la 19-a jarcento okazis plago de filoksero kiu ruinigis la vitejojn kaj la industrion de vino, sed poste la areo rekuperiĝis tiukadre komence de la 20-a jarcento. En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de El Bierzo estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo, brutobredado kaj ĉasado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]