Cadempino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cadempino di Sotto)
Cadempino
Blazono de Cadempino
Blazono de Cadempino
Blazono de Cadempino
Mezopoka fresko en la preĝejo Santi Gervasio e Protasio en Cadempino
Mezopoka fresko en la preĝejo Santi Gervasio e Protasio en Cadempino
Mezopoka fresko en la preĝejo Santi Gervasio e Protasio en Cadempino
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Vezia
Koordinatoj  46° 2′ 12″ N 8° 56′ 1″ O / 46.03667 °N, 8.93361 °O / 46.03667; 8.93361 (mapo)Koordinatoj: 46° 2′ 12″ N 8° 56′ 1″ O / 46.03667 °N, 8.93361 °O / 46.03667; 8.93361 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1446
Areo 0,76 km²
Alteco 315 m super marnivelo
Poŝtkodo 6814
Komunumkodo 5162
Mapo de Cadempino
Mapo de Cadempino
Mapo de Cadempino

Cadempino estas komunumo de la komunumaro Vezia kaj la distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 1446 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Cadempino situas ĉe la orienta bordo de la rivero Vedeggio, proksimume 5 kilometrojn nordokcidente de la distriktĉefurbo Lugano, al kies aglomeraĵo ĝi apartenas. La komunumo konsistas el la tri partoj Cadempino di Sotto, Cadempino di Sopra kaj Ganeggio.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 0,76 km², de kiuj 25,0% estas kovritaj de arbaro, 3,9% servas por agrikulturo kaj 69,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Cadempino limas en nordo al Lamone, en oriento al Cureglia, en sudo al Vezia, kaj en okcidento al Manno.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Cadempino pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 2 de Belinzono al Lugano. En nordokcidento sur la komunuma teritorio situas la aŭtovojnodo de la alveturrapidvojo de Lugano kun la svisa aŭtovojo A2. Sur la komunumlimo kun Lamone situas la stacidomo Lamone-Cadempino ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lugano al Belinzono. Krome la komunumo pere de la loka busreto de la urbo Lugano estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Cadempino datiĝas el la jaro 1004 kiel Cadampinus. Dum frua mezepoko Cadempino estis havaĵo de la familio Tondonido de Campione d'Italia. En la jaro 844 ĝi estis donacita al la Abatejo San Ambrogio en Milano. En la jaro 1004 estis konfirmita en Cadempino havaĵo de la katedrala kapitolo de Como. En la jaro 1887 estis solvita la longjara limdisputo kun la najbara komunumo Lamone.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]