Grancia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cadepiano)
Grancia
Blazono de Grancia
Blazono de Grancia
Blazono de Grancia
Kantono Tiĉino
Distrikto Lugano
Komunumaro Carona
Koordinatoj  45° 58′ 13″ N 8° 55′ 40″ O / 45.97028 °N, 8.92778 °O / 45.97028; 8.92778 (mapo)Koordinatoj: 45° 58′ 13″ N 8° 55′ 40″ O / 45.97028 °N, 8.92778 °O / 45.97028; 8.92778 (mapo)
Nombro de loĝantoj 479
Areo 0,63 km²
Alteco 320 m super marnivelo
Poŝtkodo 6921
Komunumkodo 5186
Mapo de Grancia
Mapo de Grancia
Mapo de Grancia

Grancia estas komunumo de la Komunumaro Carona kaj la Distrikto Lugano en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 479 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Grancia situas en la centro la duoninsulo Ceresio de la Lago de Lugano ĉe la bordo de la rivero Scairolo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Grancia kaj Cadepiano.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 0,63 km², de kiuj 36,5% estas kovritaj de arbaro, 3,2% servas por agrikulturo kaj 55,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Grancia limas en nordoriento, oriento kaj sudo al Lugano kaj en okcidento al Collina d'Oro.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Grancia pasas la kantona vojo de Lugano al Figino. Tra la komunumo pasas la svisa aŭtovojo A2, kies plej proksima alveturejo Lugano-Sudo situas 1 kilometron norde de la komunumo. Pere de la busreto de la urbo Lugano la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Grancia datiĝas el la jaro 1309 kiel in loco Grancie. fine de la 13-a jarcento en Grancia estis dokumentita religia institucio, kiu dependis de la Monaĥejo Santa Maria in Torello. Grancia fariĝis memstara komunumo, kiam ĝi en la jaro 1825 disiĝis de Carabbia. En la 20-a jarcento en Grancia estiĝis granda industrizono kaj aĉetocentroj.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]