Saltu al enhavo

California Suite

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
California Suite
filmo
Originala titolo California Suite
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 18 dec. 1978, 22 dec. 1978, 19 mar. 1979, 22 mar. 1979, 23 mar. 1979, 24 mar. 1979, 30 mar. 1979, 4 apr. 1979, 12 apr. 1979, 26 apr. 1979, 27 apr. 1979, 28 apr. 1979, 11 maj. 1979, 2 aŭg. 1979, 5 okt. 1979, 7 feb. 1980, 8 apr. 1980, 18 jul. 1980, 20 nov. 1980
Ĝenro drama filmo, amafera filmo, komedia filmo, samseksemeca filmo, filmo bazita de literatura verko
Kameraado David M. Walsh
Reĝisoro(j) Herbert Ross
Produktisto(j) Ray Stark
Scenaro Neil Simon
Filmita en Malibu
Loko de rakonto Los-Anĝeleso
Muziko de Claude Bolling
Rolantoj Maggie Smith • Alan Alda • Jane Fonda • Walter Matthau • Bill Cosby • Richard Pryor • Michael Caine • Sheila Frazier • James Coburn • Gloria Gifford • Elaine May • Herb Edelman • Lupe Ontiveros • Dana Plato
Produktinta firmao Columbia Pictures
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Neĉefa Aktorino • premio Ora Globo de la plej bona ĉefaktorino en muzikaj aŭ komediaj filmoj • Los Angeles Film Critics Association Award for Best Actress
IMDb
vdr

California Suite estas usona epizodiara antologia komedia filmo de 1978 reĝisorita de Herbert Ross. La scenaro de Neil Simon estis bazita sur sia teatraĵo de 1976. Simila al sia pli frua Plaza Suite, la filmo fokusas al la okazaĵoj de gastoj kiuj gastiĝas en apartamento de luksa hotelo. Maggie Smith ricevis la Oskar-premion al la Plej Bona Duaranga Aktorino pro sia ludado en la filmo.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En "Visitors from New York" (Vizitantoj el Novjorko), Hannah Warren estas laboremulino de Manhatano kiu flugas al Los-Anĝeleso renkontiĝi sian adoleskan filinon Jenny post ŝi elhejmiĝis por ekloĝi kun sia sukcesa scenarista patro Bill. La kverelema, divorcinta paro devas decidi kiu vivaranĝo estas plej bona por la junulino.

En "Visitors from London" (Vizitantoj el Londono), Diana Barrie (Maggie Smith) estas brita aktorino kaj por unua fojo nomumita por la Oskar-premio al la Plej Bona Aktorino en sendependa brita filmo, honoro kiu povus revivigi ŝian nestabilan karieron, sed ŝi scias, ke ŝi ne havas ŝancojn venki. Krome ŝi malakceptas la veran naturon de sia geedzeco pro konveno kun Sidney Cochran, iam enŝrankigita samseksema antikvaĵisto kiu estis pli malferma pri sia seksemo. Dum ŝi prepariĝas por la grava momento, ŝia mensostato fluktuas de espero al paniko pro malespero.

En "Visitors from Philadelphia" (Vizitantoj el Filadelfio), konservativa, mezaĝa negocisto Marvin Michaels vekiĝas kaj malkovras prostituitinon nomitan Bunny - neatendita donaco el sia frato Harry - senkonscia en sia lito. Dum lia edzino Millie venas al la ĉambrego, li devas kaŝi ĉiujn spurojn pri sia malofta konduto.

En "Visitors from Chicago" (Vizitantoj el Ĉikago), Dro. Chauncey Gump kaj lia edzino Lola kaj Dro. Willis Panama kaj lia edzino Bettina ĝuas necesan feritempon kune. La afero ekmalboniĝas kaj la du viroj decidas solvi siajn diferencojn per tre konkurencema tenismatĉo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Alan Alda kiel Bill Warren
  • Michael Caine kiel Sidney Cochran
  • Bill Cosby kiel Dro. Willis Panama
  • Jane Fonda kiel Hannah Warren
  • Walter Matthau kiel Marvin Michaels
  • Elaine May kiel Millie Michaels
  • Richard Pryor kiel Dro. Chauncey Gump
  • Maggie Smith kiel Diana Barrie
  • Herb Edelman kiel Harry Michaels
  • Sheila Frazier kiel Bettina Panama
  • Denise Galik kiel Bunny
  • Gloria Gifford kiel Lola Gump
  • Dana Plato kiel Jenny Warren
  • James Coburn kiel Piloto en la filmo de Diana Barrie (eksterliste)
  • Richard Burton kiel li mem (eksterliste)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]