Calzada de los Molinos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Calzada de los Molinos
Iglesia de Santiago desde la Perionda.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34129 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 313  (2022) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 20′ N, 4° 39′ U (mapo)42.333055555556-4.65Koordinatoj: 42° 20′ N, 4° 39′ U (mapo) [+]
Alto 804 m [+]
Areo 26 km² (2 600 ha) [+]
Situo de Calzada de los Molinos
Situo de Calzada de los Molinos

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Calzada de los Molinos [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Calzada de los Molinos [kalZAda delosmoLInos] estas municipo en la centro de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Calzada de los Molinos estas komprenebla etimologie kiel Ŝoseo de la Muelejoj. Tiukadre aperas en la supra duono de la blazono simboloj de la Jakoba Vojo kaj en la malsupra duono tri muelradoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 25,98 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 317 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 200 loĝantojn el la jaro 1910; sed poste estabiliĝis dum la lastaj jardekoj. Ĝi distas 43 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Ĝi estas proksime al loĝlokoj Villotilla, Bustillo del Páramo kaj Carrión de los Condes, el kiuj tiu lasta estas la plej proksima al Calzada.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de romia setlado. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Estis rilato al la Jakoba Vojo. La fono devis okazi dum la regado de Sanĉo la 2-a de Kastilio, ĉe la aktuala loko de la konata kiel Abatejo de Benevívere (nuntempe de privata posedo), kaj poste la domaro iom post iom translokiĝis al la aktuala setlejo. La plej frua mencio de Calzada de los Molinos datas de la epoko de la reĝo Alfonso la 8-a, nome de 1176.

La iama ekonomio estis ligita al muelejoj unue por greno, poste por lanindustrio kaj poste por generado de elektro.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, sunfloroj kaj vitejoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Santiago, ŝajne iama sinagogo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]