Camarillas
Camarillas | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44155 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 119 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 37′ N, 0° 45′ U (mapo)40.6123028-0.75389809999999Koordinatoj: 40° 37′ N, 0° 45′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 314 m [+] | ||
Areo | 50,549173 km² ( 505 4.9 173 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Camarillas [+] | |||
Camarillas [kamaRIljas] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la suda komarko Komunumo de Teruelo, kies komarka ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem, Teruelo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas je 51 km norde de Teruelo, provinca ĉefurbo. Ĝi estas iom sudoriente de Galve, nordoriente de Aguilar del Alfambra kaj sudoriente de Aliaga.
La orografio de la municipo estas markita de la valo de rivero Pinilla (nomita ankaŭ Penilla kaj Camerón), alfluanto de la rivero Alfambra (ĝuste ĉe la kuniĝo ĝi formas gigantomarmitojn nomitajn loke Calderetas). La plej alta pinto estas Muela (1454 m). La loĝloko mem kuŝas je 1314 msm.[1]
Historio
[redakti | redakti fonton]La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema en la batalo de Cutanda. Sed eble la kristanoj perdis ĝin dum la krizo kiu sekvis la morton de Alfonso la 1-a. Nur dum la regado de Alfonso la 2-a de Aragono estis klara dominado fare de kristanoj. Dum la Mezepoko kaj la cetero de la Antikva Reĝimo, ĝis la provinca divido de 1833, ĝi estis tero de reĝlando, ene de la komunumo de domaroj de Teruelo en la Sesma del Campo de Monteagudo.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), brutobredado (ŝafoj) kaj rura turismo. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre ankaŭ en Camarillas oni malaltiĝis ĝis nunaj 82 loĝantoj.
Vizitindaĵoj estas ruinigita preĝejo el kiu staras la sonorilturo, la kastelo kun neĝujo kaj primitiva preĝejo, blazondomoj, mezepoka akvedukto, du ermitejoj, el kiuj la Sanktejo de la Virgulino de la Kamparo konsistas el gotika kaj baroka konstruaĵoj plus mudeĥara sonorilturo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ «Instituto Geográfico Nacional».. Arkivita el la originalo je 2021-04-18. Alirita 2022-10-05.