Camilla Läckberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Camilla Läckberg
Persona informo
Camilla Läckberg
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1974 (1974-08-30) (49-jaraĝa)
en Fjällbacka
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de Göteborg vd
Familio
Edz(in)o Martin Melin vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • televida prezentisto • ekonomikisto vd
Aktiva dum 2003– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jean Edith Camilla LÄCKBERG Sköld [kamila lekberj] (naskita la 30an de aŭgusto 1974) estas sveda krimromana verkisto. Multaj el la libroj de Läckberg okazas en aŭ ĉirkaŭ ŝia naskiĝloko, Fjällbacka, urbeto sur la sveda okcidenta marbordo, kaj iliaj protagonistoj estas la policisto Patrik Hedström kaj la verkisto Erica Falck. Je la fruaj 2010-aj jaroj, ŝia laboro estis tradukita al pli ol 40 lingvoj en 60 landoj [1][2][3]. Ŝi estis nomita "la roka stelo de Norda noir" kaj la sveda Agatha Christie [4].

Fjällbacka en Svedio, la eta marborda vilaĝo kie Läckberg naskiĝis kaj la intrigoj de ŝiaj verkaĵoj okazas

La temo de ŝiaj libroj ĉiam komenciĝas per murdo, kaj dum la enketo la sekretoj kaj mizeroj de la protagonistoj, loĝantoj de Fjällbacka, aperas. Foje ŝi iras reen al la pasinteco por trovi la originojn kaj kaŭzojn de krimoj.

Ŝi debutis en 2003 kun Isprinsessan (La Glacia Princino) kaj poste publikigis pliajn naŭ romanojn en la populara Fjällbacka-serio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Discover Author Camilla Lackberg.
  2. Sara (2011-09-19) Camilla Läckberg. TheCrimeHouse.com. Arkivita el la originalo je 2015-01-21. Alirita 2012-08-12. Arkivigite je 2015-01-21 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Camilla Lackberg (en-US). Alirita 2020-09-29.
  4. . Camilla Lackberg: The rock star of Nordic noir (angle) (2013-03-16). Arkivita el la originalo je 2021-06-13. Alirita 2020-09-29.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]