Camille Pissarro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Camille PISSARRO (* la 10-an de julio 1830 en Ĉarlotamalio, Sankta Tomaso, Danaj Antiloj; † la 13-an de novembro 1903 en Éragny-sur-Epte, Oise, Francio) estis grava impresionisma pentristo.

Camille Pissarro estis filo de portugala sefardo Abraham Gabriel Pissarro kaj de hispaniolanino Rachel Manzano-Pomié. Li vivis sur la insulo Sankta Tomaso ĝis kiam li havis 12 jarojn. Tiam li transloĝiĝis al Parizo kaj vivis en internulejo. Post la lernado li revenis al Sankta Tomaso kaj pentris dum sia libertempo. En 1852 li vojaĝis al Venezuelo kun dana artisto Fritz Melbye. En 1855 li denove iris al Parizo por studi ĉe la franca pejzaĝpentristo Jean-Baptiste Camille Corot.

Camille Pissarro estas konata kiel la patro de impresionismo. Li pentris la kamparan vivon en Francio, ĉefe pejzaĝojn kaj surkampajn laborantojn, krome scenojn en Montmartre. En Parizo li instruis pentradon interalie al Lucy Bacon, Paul Cézanne kaj Paul Gauguin.

Lia influo al impresionismo estas ofte subtaksata. Multaj ideoj de impresionismo estis liaj, kaj li havis bonajn kontaktojn eĉ al komplikaj personaĵoj kiel Edgar Degas, Cezanne kaj Gauguin. Li montris siajn bildojn en ĉiuj ok impresionismaj ekspozicioj. Claude Monet estis la plej grava praktikanto de impresionismo, sed Camille Pissarro plej multe evoluigis ĝian teorion. Inter 1885 kaj 1890 li pentris laŭ nov-impresionisma stilo, sed poste revenis al pli pura impresionismo.

Camille Pissarro edziĝis al Julie Vellay, servistino de sia patrino. Ŝi estis multe pli juna ol li. Ili havis ok idojn, inter kiuj pluraj pentristoj. La plej konataj estis Lucien kaj Ludovic-Rodolphe, konata kiel Ludovic Rodo, kiu estis esperantisto.

Lia tombo troviĝas en la Pariza tombejo Père Lachaise.

En Esperanto aperis

Ludovic Rodó (tio estas Ludovic Rodolphe Pissarro): Vivo de Pissarro. Porto: Portugala Eldona Rondo, 1948. 18 paĝoj. (Enkonduko en la kulturon 2.)

Camille Pissarro - Bulvardo Montmartre, Printempo, 1897