Saltu al enhavo

Camorino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Camorino
Blazono de Camorino
Blazono de Camorino
Blazono de Camorino
Fortini della Fame, Camorino
Fortini della Fame, Camorino
Kantono Tiĉino
Distrikto Belinzono
Komunumaro Giubiasco
Koordinatoj  46° 10′ 0″ N 9° 0′ 0″ O / 46.16667 °N, 9.00000 °O / 46.16667; 9.00000 (mapo)Koordinatoj: 46° 10′ 0″ N 9° 0′ 0″ O / 46.16667 °N, 9.00000 °O / 46.16667; 9.00000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2697
Areo 8,28 km²
Alteco 223 m super marnivelo
Poŝtkodo 6528
Komunumkodo 5004
Mapo de Camorino
Mapo de Camorino

Camorino estas komunumo de la komunumaro Giubiasco kaj la distrikto Belinzono en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 2697 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Camorino situas ĉe la suda flanko de la valo de rivero Morrobia, kiu formas la nordan limon de la komunumo. La komunumo konsistas el la frakcioj Arla, Camorino, Comelina, Margnetti, Monti, Scarsetti kaj Storni.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,28 km², de kiuj 65,6% estas kovritaj de arbaro, 15,1% servas por agrikulturo kaj 16,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj

[redakti | redakti fonton]

La komunumo Camorino limas en nordo al Giubiasco, en oriento al Pianezzo, en sudo al Isone, kaj en okcidento al Sant'Antonino.

Tra Camorino pasas la kantona ĉefvojo n-ro de Belinzono al Lugano kaj sur ĝia teritorio situas la alveturejo Belinzono-Sudo al la svisa aŭtovojo A2. La du trajnlinioj, kiuj pasas tra la komunuma teritorio ne disponas pri haltejo en Camorino, sed la komunumo per la loka busreto de la kantonĉefurbo Belinzono (buslinioj 1 kaj 3) estas bone konektita al la publika transportreto.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

La vidindaĵo de Camorino estas la fortikaĵo Fortini della fame, kio signifas en Esperanto Fortikaĵo de l'malsato. La fortikaĵo estis parto de defendolinio konstruita laŭ ordono de la generalo de la svisa armeo Guillaume-Henri Dufour, por protekto kontraŭ eblaj atakoj de la Venecia-Lombarda Reĝolando. Por la konstruado de la instalaĵo oni laborigis tiĉinanojn kiuj fuĝis el Lombardio. Sian nomon la fortikaĵo ricevis, ĉar ĝia konstruo estis laboriga programo por rifuĝintoj, kiuj tiel estis savita de malsato. La fortikaĵo apartenas al la inventaro de la monumentoj de nacia signifo.

Laŭlonge de la rivero Morobbia kondukas akvo-instruvojo en la itala lingvo nomita Via dell'Acqua.

La unua dokumenta mencio de Camorino datiĝas el la jaro 1237 en dokumentoj, kiuj rilatas al diversaj konstruaĵo de la kapitolo Sankta Petro en Belinzono. Camorino disiĝis en la jaro 1583 de la paroĥo Belinzono kaj estis en la jaro 1591 konfirmita kiel aparta paroĥo. [3]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]