Cadenazzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Cadenazzo (stacidomo).
Cadenazzo
Blazono de Cadenazzo
Blazono de Cadenazzo
Blazono de Cadenazzo
Rigardo al Cadenazzo kaj la ebenaĵo de Magadino el trajno de Belinzono al Lugano
Rigardo al Cadenazzo kaj la ebenaĵo de Magadino el trajno de Belinzono al Lugano
Rigardo al Cadenazzo kaj la ebenaĵo de Magadino
el trajno de Belinzono al Lugano
Kantono Tiĉino
Distrikto Belinzono
Komunumaro Giubiasco
Koordinatoj  46° 9′ 0″ N 8° 57′ 0″ O / 46.15000 °N, 8.95000 °O / 46.15000; 8.95000 (mapo)Koordinatoj: 46° 9′ 0″ N 8° 57′ 0″ O / 46.15000 °N, 8.95000 °O / 46.15000; 8.95000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2401
Areo 8,37 km²
Alteco 215 m super marnivelo
Poŝtkodo 6593
Komunumkodo 5003
Mapo de Cadenazzo
Mapo de Cadenazzo

Cadenazzo estas komunumo de la komunumaro Giubiasco kaj la distrikto Belinzono en Kantono Tiĉino, Svislando. Ĝi havis 2401 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Cadenazzo situas ĉe la suda flanko de la ebenaĵo de Magadino meze inter la urboj Belinzono kaj Locarno. Sude de la komunumo leviĝas montoĉeno tra kiu pasas la montopasejo Monte Ceneri, kiu konektas la sudon de Kantono Tiĉino kun ties nordo. Al la komunumo apartenas la vilaĝoj Cadenazzo, Curtoni kaj Ramello sur la ebenaĵo, kaj Calmagnone, Meggiaga, Robasacco, San Leonardo kaj Vairoli sur la suda deklivo de Monte Ceneri.[1] Proksimume 5 kilometrojn oriente de la ĉefteritorio, la komunumo posedas komune kun la komunumo Monteceneri pri interkomuna teritorio.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,37 km², de kiuj 55,2% estas kovritaj de arbaro, 24,6% servas por agrikulturo kaj 17,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Cadenazzo limas en nordo al Gudo, en nordoriento al Sant'Antonino, en sudoriento al Isone, en sudo al Monteceneri, en okcidentsudodkcidento al Gambarogno, en okcidento al eksklavo kun la aerodromo de Locarno, kaj en nordokcidento al Cugnasco-Gerra.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Cadenazzo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 2 de Belinzono al Lugano. De ĝi deflankiĝas la kantona vojo n-ro 406 de Belinzono al Luino kaj disbranĉiĝo al la aerodromo de Locarno, kiu situas rekte okcidente de la komunumo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2, kiu pasas en nordo tra la komunuma teritorio, estas Belinzono-Sudo kaj situas 3 kilometrojn oriente de la komunumo en Sant'Antonino. Pere de la trajnlinio de Belinzono al Locarno la komunumo estas konektita al la publika transportreto. De Cadenazzo krome disbranĉiĝas la trajnlinio al Luino en Italio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Cadenazzo datiĝas el la jaro 1335 kiel Catenacii. Ĝis 1442 Cadenazzo apartenis al la paroĥo Belinzono. Tiam ĝi formis ĝis 1830 paroĥon kun Sant'Antonino. En 1830 ĝi disiĝis de Sant'Antonino kaj formis apartan komunumon.[3]

La unua dokumenta mencio de Robasacco datiĝas el la jaro 1205 kiel S. Leonardi. Ĝis 1805 Robasacco apartenis al la komunumo Medeglia. Kun efiko de la 14-a de marto 2005 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo Cadenazzo estis integrita al la komunumo Cadenazzo.[4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]