Kampanulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Campanula)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kampanulo
Campanula glomerata
Campanula glomerata
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Verdukotiledonoj Eudicots
Subklaso: Asteredoj Asteridae
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Kampanulacoj Campanulaceae
Genro: Kampanulo Campanula
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Kampanuloj (genro Kampanulo el latina campana, «sonorilo») estas herbecaj plantoj plurjaraj aŭ dujaraj el la familio Kampanulacoj.

La floroj, bluaj aŭ violkoloraj, estas duseksaj. La kaliko havas kvin dentojn, ofte iom mallarĝajn. La korolo, sonorilforma, malfermiĝas en kvin loboj; estas kvin stamenoj, la ovario troviĝas malsupre. La stiluso estas unuopa. La fruktoj estas multsemaj kapsuloj. La venta dissemiĝo klarigas la disvastiĝon de tiu genro en grandan parton de la mondo. Ĝi enhavas pli ol 500 speciojn, kiuj kreskas en mezvarmaj kaj subtropikaj regionoj de la norda hemisfero. Iuj specioj vivas ankaŭ en arktaj kaj altmontaraj regionoj.

Rondfolia kampanulo (Campanula rotundifolia)

Ekz. jenaj specioj:

Vidu[redakti | redakti fonton]

rapunkola kampanulohelviola kampanulo aŭ simple rapunkolo (Campanula rapunculus)