Rapunkolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
rapunkolo
Campanula rapunculus W1.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Asteraloj Asterales
Familio: Kampanulacoj Campanulaceae
Genro: Kampanulo Campanula
Specio: C. rapunculus
Campanula rapunculus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
rapunkola kampanulo aŭ simple rapunkolo (Campanula rapunculus)

Rapunkola kampanulo aŭ simple rapunkolo (Campanula rapunculus) estas specio el la granda genro de la kampanuloj (Campanula).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La rapunkola kampanulo estas 30 ĝis 100 cm alta multjara herba planto. La tigoj estas eĝaj kaj maldense harhavaj aŭ kalvaj. La folioj de la rozedo estas renverse ovoformaj kaj dentaj. La 1,5 ĝis 2,5 cm longaj floroj sidas en mallarĝaj grapolsimilaj panikloj. La helviolkoloraj florkoroloj estas entranĉitaj je la triono de siaj longeco.[1]

La kromosomnombro estas 2n = 20.[2]

Kreskejo kaj disvastigo[redakti | redakti fonton]

La specio kreskas sur duonsekaj razenoj, ĉe la randoj de vojoj kaj arbustejoj kaj sur herbejoj kaj razenoj. Ĝi preferas relative sekajn, nutraĵriĉajn, lomajn grundojn.[2]

Rapunkola kampanulo troviĝas en suda Eŭropo ĝis Skandinavio. Krome ĝi kreskas en nordokcidenta Afriko, Siberio kaj nordokcidenta Azio.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

Oni povas distingi la jenajn subspeciojn[3]  :

  • Campanula rapunculus subsp. lambertiana (A.DC.) RECH.F.: Kreskas an suda Bulgario ĝis okcidenta Azio.[3]
  • Campanula rapunculus subsp. rapunculus: Kreskas en Eŭropo kaj en la mediteranea regiono.[3]

Uzado[redakti | redakti fonton]

La radiko de rapunkola kampanulo estas dika kaj povas esti manĝata kiel bongusta radiklegomo kiel celario (Apium graveolens) aŭ ruĝa beto. El krudaj radikdiskoj oni povas fari salaton. Simile al valerianelo (Valerianella) la rozedfolioj povas esti kolektataj en vintro por fari salaton.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Haeupler, Muer: Bildatlas der Farn- und Blütenpflanzen Deutschlands. Ulmer Verlag, Stuttgart 2000, ISBN 3-8001-3364-4.
  • Adler, Oswald, Fischer: Exkursionsflora von Österreich. Ulmer Verlag, Stuttgart und Wien 1994, ISBN 3-8001-3461-6.
  • August Binz, Christian Heitz: Schul- und Exkursionsflora für die Schweiz. Schwabe & Co. AG, Basel 1986, ISBN 3-7965-0832-4.
  • Erich Oberdorfer: Pflanzensoziologische Exkursionsflora. Ulmer Verlag, Stuttgart 1990, ISBN 3-8001-3454-3.
  • Christian August Friedrich Garcke: Illustrierte Flora. Verlag Paul Parey, Berlin und Hamburg 1972, ISBN 3-489-68034-0.
  • Ruprecht Düll, Herfried Kutzelnigg: Taschenlexikon der Pflanzen Deutschlands. 7. Auflage. Quelle & Meyer-Verlag, 2011, ISBN 978-3-494-01424-1.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Eintrag zur Art auf FloraWeb
  2. 2,0 2,1 Ŝablono:BibISBN
  3. 3,0 3,1 3,2 Rafaël Govaerts (Hrsg.): Campanula - Datenblatt bei World Checklist of Selected Plant Families des Board of Trustees of the Royal Botanic Gardens, Kew. Zuletzt eingesehen am 6. April 2016.

Retligoj[redakti | redakti fonton]