Camsdorf-ponto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Camsdorf-ponto
ŝtonponto • vojponto • arkoponto
Lando Germanio vd
Situo Jena
Situo
Geografia situo 50° 55′ 42″ N, 11° 35′ 46″ O (mapo)50.928411.5961Koordinatoj: 50° 55′ 42″ N, 11° 35′ 46″ O (mapo)
Camsdorf-ponto (Turingio)
Camsdorf-ponto (Turingio)
DEC
Camsdorf-ponto
Camsdorf-ponto
Lokigo de Turingio en Germanio
Situo de Camsdorf-ponto
Map
Camsdorf-ponto
Parto de Sep mirindaĵoj de Jena vd
vdr
Camsdorf-ponto en la jaro 1735-a

Camsdorf-ponto (germane: Camsdorfer Brücke, latine: Pons Ienensis) estas fama transirejo super Saale estante la plej malonova ŝtonarkponto en Jena, Germanujo. Ĝi unuigas la urbocentron kun la kvartalo Wenigenjena.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unu el la enskribaĵoj surpontaj
Restaĵoj de la malnova ponto (monumentprotektate)

Anstataŭ la unua ponto estis estinta ĝis la mezo de la 15-a jarcento ligna antaŭulanta aĵo. En 1416 ĝi portis dometon el kiu doganisto petis almozon por la pontokonservado.[1] La ŝtonarka konstruo fariĝis ĉ. en 1480 havante naŭ arkojn. Temis pri tre grava transira punkto trans Saale kiu tiutempe oftege altan akvonivelon havis; ĝi estis unuigilo al la setlejoj en la oriento de la urbo. La ŝtonoj de la konstruaĵo originas i.a. el burgoj de ĉe Hausberg-monto kiuj detruitis en la jaro 1304.

Sur la malnova Camdorf-ponto kiu figuris simple kiel Pons inter la Sep mirakloj de Jena estis kapelo kaj meze ĝis 1842 ŝtona aŭ ligna kruco kiel limmarkilo inter la urba teritorio kaj Camsdorf. Ĉe la najbara gastejo Grüne Tanne Johann Wolfgang von Goethe laŭdire verkis la baladon Der Erlkönig - kio evidentiĝis maleble laŭ fakulara opinio.[2]

Post finkonstruo aldonitis en 1575 ankoraŭ du plusaj arkoj ĉe la flanko spektanta al Camsdorf. La historio ponta ankaŭ havis tragikajn momentojn:

  • Dum la Tridekjara milito je la fino de januaro 1637 svedaj trupoj sub la komando de Torsten Stålhandske enmarŝis kaj ili la urbon jam estis okupintaj kiam postaj taĉmentoj imperiestraj gvidataj de grafo Johann von Götzen ekviditis la fremdulojn.[3] Tiam unu arko eksplodigitis por malebligi la antaŭmoviĝon de la malamikoj. Dum tiu ĉi danĝera manovro mortis 36 laboristoj respektive soldatoj. La forprenita arko riparitis ne antaŭ 1655 fare de ĉefkonstruisto Moritz Richter laŭ ordono de duko Vilhelmo 4-a (Saksio): ĝis tiam ĉeestis nur ligna provizoraĵo.
  • En 1716 terurigita rajdĉevalo saltis bruske trans la parapeto enriveren kunprenante la rajdanton je morto.
  • En 1823 kamparana portistino tro laca droniĝis; ŝi estis apoginta sin sen antaŭa terenmeto de la korbego kontraŭ la balustrado - kaj perdis sian firman staron.

Neceso modernigi ponton jam en la 19-a jarcento ekkonitis kiam industriigo alvenis. La plejmulto de la loĝantoj tamen ŝatis la malnovan ponton kaj postulis ties konservon.

Sed por elteni la kreskantan trafikon forigo ekde julio 1912 ne plu haltigeblis. Ĝis novembro 1913 la tuto renaskiĝis. Sur la sudokcidenta pilastro metitis eta pavilono kun statuo de ĉefanĝelo Miĥaelo, protektanta patrono de la urbo Jena. Samtempe eĉ tramliniaj reloj surestis. En 1945 pioniroj de Wehrmacht eksplodigis ĝin sen iu milita avantaĝo ĉar la Usona Armeo jam alie ĉe pluraj lokoj estis transiranta Saale-riveron. Dum la unuaj postmilitaj semajnoj la damaĝoj priesploritis kaj ekde 1946 kun helpo de sovetiaj soldatoj la ponto rekonstruitis. Tiam ĝi ricevis novan nomon, Ponto de la germana-sovetia amikeco. Temis pri la unua konstruaĵo kiu tuj post la milito estis finrekonstruita. Longan tempon temis pri la ununura ponto en la teritorio urba de Jena kiu firmece taŭgis por kamionoj kun ŝarĝoj.

Situacio hodiaŭa[redakti | redakti fonton]

Pro damaĝegoj necesis restaŭrado kompleta en 2005. Tiam oni profitis de la okazo povi meti duan tramtrakon suren. Ĉe solena inaŭguro en somero 2005 okazis gaja pontofesto sure, eble la unua en la historio ponta.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. J.C. Zenker: Historisch-topographisches Taschenbuch von Jena und seiner Umgebung, Friedrich Frommann-Verlag Jena 1836
  2. Heinz Voigt:"Schrieb Goethe in der Tanne in Jena den Erlkönig?", Ostthüringer Zeitung, 14.9.2013
  3. Tagebuch des Fürsten Christian II. von Anhalt-Bernburg: 1637, p. 361

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Carl Christian Schramm: Historischer Schauplatz, in welchem die Merkwürdigsten Brücken aus allen vier Theilen der Welt, Insonderheit aber Die in den vollkommensten Stand versetzte Dreßdner Elb-Brücke, In saubern Prospecten, Münzen und andern Kupferstichen, vorgestellet und beschrieben werden: Durch brauchbare Anmerkungen und besondere Urkunden erläutert, Auch mit nöthigen Registern versehen. Leipzig, 1735 p. 139–142 (Elaera vido de la ponto, (ĉ. 1700) Digitalisat. La originalo troviĝas en la Universitata biblioteko en Heidelberg.)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

50.92844722222211.596052777778