Carl Adolf Riebeck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl Adolf Riebeck
Persona informo
Naskiĝo 27-an de septembro 1821 (1821-09-27)
en Clausthal
Morto 28-an de januaro 1883 (1883-01-28) (61-jaraĝa)
en Clausthal
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno
Okupo
Okupo entreprenisto
vdr

Carl Adolf RIEBECK, origine Carl Adolph Riebeck (naskiĝinta la 27-an de septembro 1821 en Clausthal, mortinta la 28-an de januaro 1883 en Halle) estis germana industriulo kaj minadentreprenisto. Kontroversoj posedaj post lia morto kaŭzis la establon de A. Riebeck'sche Montanwerke fare de liaj heredantoj.

Vivo kaj laboro[redakti | redakti fonton]

Riebeck estis naskita en minadfamilio de Clausthal. En 1827, lia patro, asistanto de mingeodeziisto, moviĝis kun sia familio al Harzgerode por labori en la ferŝtonminejoj de Malsupra Harco. Riebeck baldaŭ forlasis la lernejon por komenci labori en 1835 kiel fosaĵoknabo kaj poste en la Albertina ferŝtonejo de Harzgerode. 18-jara, li forlasis la Harcajn montojn por labori en la lignitminejoj de Zeitz kaj apud Weißenfels. Li frekventis minadlernejon en Eisleben kaj kvalifikiĝis por iĝi minadskipestro.

Post akcidento, Riebeck estis juĝita al unu jaro da malliberigo por krima rompo de imposto (dum 1848-49). Post sia liberigo, li trovis laboron ĉe la akcia kompanio Sächsisch-Thüringischen Aktiengesellschaft elfosonte ligniton. Li laboris tiom diligente kaj lerte ke en 1856 li estis promociita al la posteno de minadinspektisto. Sed post kiam Riebeck ekkomprenis ke li ne estus pripensita por pli alta pozicio, li sciigis sian eksiĝon en 1858. Li aĉetis lignitminejojn en la areo de Bitterfeld kaj Weißenfels, kaj baldaŭ komencis minadajn agojn proprajn tie. Per pruntoj, Riebeck investadis en la ĝisdatigon de karbteknologio same kiel de distiladunuoj por la produktado de aĵoj el parafino, petrolo kaj gudro. La naftofabrikoj de Gosserau, Webau, Reußen bei Theißen kaj Oberröblingen iĝis la bazoj de la imperio de Riebeck.

Ene de kelkaj jaroj, Riebeck akiris rafinajn laboratoriojn, briketfarejojn kaj karbonplibonigejojn en Halle kaj en la distriktoj de Weißenfels kaj Bitterfeld. Li evoluigis lignitminadon en kompleksan grandindustrion ene de la regiono de Saksio kaj Turingio. Aldone al la posedo de A. Riebeck'sche Bergwerke AG Riebeck (intertempe nomumite Komerca konsilisto) posedis plurajn grandbienojn kaj la t.n. Riebeck-bierfarejon (hodiaŭ: Leipziger Brauhaus, Leipzig-Reudnitz) kaj iĝis unu el la plej riĉaj civitanoj de Halle. Eĉ antaŭ ol sociala leĝaro estis kreita, li certigis socialasekuradojn por siaj laboristoj. Lia tombo situas sur la historia Malnova tombejo de Halle.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bierfarejo Braugold en Erfurto

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Carl Adolf Riebeck en la angla Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]