Carl Davis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl Davis
Persona informo
Naskiĝo 28-an de oktobro 1936 (1936-10-28)
en Broklino
Morto 3-an de aŭgusto 2023 (2023-08-03) (86-jaraĝa)
en Oksfordo,  Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Mortokialo cerba sangado
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Bard College • Konservatorio de Nov-Anglio
Familio
Edz(in)o Jean Boht
Infano Hannah Davis
Okupo
Okupo komponistodirigento • filmkomponisto
TTT
Retejo http://www.carldaviscollection.com
vdr

Carl DAVIS, OBI (28-a de oktobro 1936-3-a de aŭgusto 2023)[1] estis uson-devena dirigento kaj komponisto kiu loĝis en Britio ekde 1961. Li verkis muzikon por pli ol 100 televidprogramoj, sed estas plej bone konata kiel kreinto de muziko por akompani mutajn filmojn. Li kunlaboris kun Paul McCartney en la kreado de Liverpool Oratorio. La muziko de Davis estis publikigita de Faber Music.

Davis famiĝis per la titolmuziko por la antologia serio de teatraĵoj de BBC nome The Wednesday Play kaj poste por Play for Today. Aliaj televidaj muzikoj estis The Naked Civil Servant (1975), Shades of Greene (1975), The Kiss of Death (1977), Langrishe, Go Down (1978), Prince Regent (1979), Private Schulz (1980), Oppenheimer (1980), Winston Churchill: The Wilderness Years (1981), The Hound of the Baskervilles (1982), The Far Pavilions (1984), The Day the Universe Changed (1985), Hotel du Lac (1986), Ashenden (1991), Pride and Prejudice (1995), Anne Frank Remembered (1995), Seesaw (1998), Coming Home (1998), Upstairs Downstairs (2010), kaj Brexicuted (2018). Davis laboris ankaŭ por la televidproduktoro Jeremy Isaacs havigante la originalan muzikon por la dokumenthistoria serio The World at War (1973) por Thames Television kaj Cold War (1998). Li ankaŭ dirigentis por la BBC la temkanton por ties kovro de la Futbala Mondpokalo 2006, adaptita el la verko de George Frideric Handel nome "See the Conquering Hero Comes".

Davis verkis nombrajn filmomuzikojn, kiel The Bofors Gun (1968), The Only Way (1970), I, Monster (1971), Up Pompeii (1971), Up the Chastity Belt (1971), Rentadick (1972), What Became of Jack and Jill? (1972), Catholics (1973), Man Friday (1975), The Sailor's Return (1978), The French Lieutenant's Woman (1981, pro kiu li ricevis la premion BAFTA por la Plej Bonkvalita Filmomuziko), Champions (1983), King David (1985), The Girl in a Swing (1988), Scandal (1989), The Rainbow (1989), Frankenstein Unbound (1990),[1] The Trial (1993), Widows' Peak (1994), The Great Gatsby (2000), Mothers & Daughters (2004) kaj The Understudy (2008).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Colin Larkin, eld. (1992). The Guinness Encyclopedia of Popular Music (unua eld.). Guinness Publishing. p. 637/8. ISBN 0-85112-939-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]