Carl Friedrich Canstatt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carl Friedrich Canstatt
Persona informo
Naskiĝo 11-an de julio 1807 (1807-07-11)
en Regensburg
Morto 10-an de marto 1850 (1850-03-10) (42-jaraĝa)
en Erlangen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de VienoUniversitato de Würzburg
Okupo
Okupo kuracisto • patologo • okulkuracisto
vdr

Karl Friedrich CANSTATT (naskiĝinta la 11-an de julio 1807 en Ratisbono, mortinta la 10-an de marto 1850 en Erlangen) estis germana kuracisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de kuracisto li studis, malgraŭ admirinda muzikista talento, medicinon en Vieno, Würzburg (ĉe Hoeilaart) kaj Heidelberg. En 1831 li doktoriĝis pri »Über Markschwamm des Auges und amaurotisches Katzenauge« kaj eklaboris samjare memstare en sia naskiĝurbo. En 1832 li faris studojn en Parizo pri ĥolero kaj poste, danke al sukcesa kuracado, li famiĝis en Bruselo.[1] Je Hoeilaart li helpis starigi specialan klinikon; tamen li samtempe reokupiĝis pri oftalmologio. Reveninte en 1837 Ratisbonon li sendiĝis en 1838 kiel tribunala kuracisto kaj membro de la medicina komitato al Ansbach. En 1843 oni vokis lin al Erlangen ke li iĝu profesoro ĉe la medicina kliniko kaj direktoro de la malsanulejo.

Krom monografioj pri ĥolero, la malsano Morbus Brightii kaj gerontologio li verkis »Die spezielle Pathologie und Therapie vom klinischen Standpunkt aus bearbeitet« (Erlangen 1841–42). Li ankaŭ fondis la fakperiodaĵon »Jahresbericht über die Fortschritte der gesamten Medizin« (Erlangen 1842 ss., poste en Würzburg kaj Berlino fare de Rudolf Virchow).

Li mortis pro pulmaj problemoj kiuj manifestiĝis ekde 1846. Lia graveco kie fakliteraturverkisto videblas en la fakto ke li dekomence distanciĝis de naturfilozofiaj interpretoj.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 3. Leipzig 1905, p. 742 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Vikifontaro
  • Art. „Canstatt, Karl Friedrich“ de August Hirsch. Ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, Band 3 (1876), p. 762–764 (tie ĉi interrete)
  • J. Pagel: Biographisches Lexikon hervorragender Ärzte des neunzehnten Jahrhunderts. Berlino kaj Vieno 1901, kol. 303-304 (tie ĉi interrete)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En Parizo li estis renkontiĝinta kun Felix Mendelssohn Bartholdy, Frédéric Chopin, Franz Liszt kaj Niccolò Paganini kaj verŝajne estis lia vera intenco vojaĝi Parizon la muzika vivo, ne la medicino. Tio memkompreneble haltis kiam aperis ĥolerepidemio en la franca ĉefurbo.