Carl Friedrich von Siemens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Carl Friedrich von Siemens. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Siemens.
Carl Friedrich von Siemens
Persona informo
Carl Friedrich von Siemens
Naskiĝo 5-an de septembro 1872 (1872-09-05)
en Charlottenburg-Wilmersdorf
Morto 8-an de julio 1941 (1941-07-08) (68-jaraĝa)
en Neu Fahrland
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germana Regno vd
Partio Germana Demokratia Partio vd
Familio
Patro Werner von Siemens vd
Gefratoj Anna Zanders • Arnold von Siemens • Georg Wilhelm von Siemens vd
Infanoj Ernst von Siemens vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Berlino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Carl Friedrich von SIEMENS (naskiĝinta en la 5-a de septembro 1872 en Charlottenburg, Berlino, Germanio, mortinta en Neu Fahrland la 9-an de julio 1941) estis germana industriisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Siemens studis ekde aŭtuno 1893 ĉe la Universitato de Strasburgo kaj ĉe la Teknikaj altlernejoj de München kaj Charlottenburg fakojn teknikajn kaj natursciencajn kiel ankaŭ matematikon. En aŭtuno 1895 li iris Londonon de kie li entreprenis plurajn studvojaĝojn Usonon kaj Franclandon. En 1899 li venis al la akcia kompanio Siemens & Halske AG (S & H). Post trejnado en la malnova entrepreno li ekprenis en 1901 la estradon de la angla filio. En 1906 li nomumitis Manaĝeranta direktoro de Siemens Brother Dynamo Works en Stafford. Post longa vojaĝo Azion li revenis en 1908 al Germanlando por transpreni la organizon kaj estradon de la berlina sekcio Central-Verwaltung Übersee (administrado pro komercado kun fremdaj landoj ekster Eŭropo). Paralele Siemens estis ekde 1904 membro de la kontrolkomisio de S & H, en 1909 li iĝis ano de la estraro de Siemens-Schuckertwerke GmbH (SSW); ekde 1912 li direktis tiun ĉi gremion kaj post la morto de la frato Wilhelm en 1919 li iĝis prezidanto de ambaŭ bazaj entreprenoj.

Kresko post la Unua mondmilito[redakti | redakti fonton]

La unuaj jaroj estis sub la influoj de la finita mondmilito: la Siemens-uzinaro estis perdinta ne tute 40% de siaj havaĵoj kaj preskaŭ ĉiujn patentrajtojn eksterlande. Tamen Siemens favoris plian internaciigon de la entrepreno. Sub lia gvidado la entrepreno iĝis pli kaj pli holdinga kompanio. Siemens antaŭenpuŝis la malcentraligon de la entreprenaro metante diversajn sekciojn en la manojn de specialigitaj filiaj kaj komanpiaj entreprenoj sen perdi iam la unuecon de la Domo Siemens! Tiel estiĝis ekde 1919 jure memstaraj produktejoj, domoj por vendadokresko kaj financaj kaj patentaj kompanioj restante ĉiam en konekto kun la tradicia kerno de elektrotekniko. Meze de la 1920-aj jaroj nombriĝis la firmao inter la kvin tutmonde plej gravaj elektrokonzernoj kaj engaĝiĝis kiel ununura entrepreno kaj en la komunikada kaj en la energia tekniko.

Siemens cedis multe da aŭtonomio al la diversaj sekcioj sen perdi la propran prientreprenan kontrolon kaj direktadon, ankaŭ por garantii la kontinuon de entreprena kaj financa agadoj. Li sentis sin krome tre devigita al la socialpartnereca gvidostilo de Vajmara Respubliko: li i.a. enkondukis (1927) jarfinan premion por dungitoj en dependo de la komerca sukceso kaj enkondukis aliajn socialpolitikajn rimedojn.

Inter 1920-24 Siemens estis deputito ĉe Reichstag por la partio DDP kaj gvidis la delegacion germanan ĉe la Monda ekonomia konferenco en Ĝenevo. Kiel prezidanto de la administra konsilio de Deutsche Reichsbahn (1924-34) li grave influis ties evoluon. Samtempe li engaĝiĝis en multnombraj ekonomiaj organizaĵoj: li i.a. estis prezidanto de la Centrala ligo de germana elektroteknika industrio (1918-33), membro de la ekonomia konsilantaro Reichswirtschaftsrat (1920-33) kaj prezidarano de Reichsverband der Deutschen Industrie (ĝis 1935). En 1921 li kunfondis la rentabiblitataŭgmentadan ligon Reichskuratorium für Wirtschaftlichkeit, kiun li estris ĝis 1934. Plue li havis gvidajn funkciojn ĉe Vereinigung der Deutschen Arbeitgeber-Verbände (ekde 1922) kaj ĉe Verband Berliner Metallindustrieller (ĝis 1933).

En la kuro de la unuecigo kaj naziigo de ĉiuj publikaj societoj kaj institucioj Siemens retiriĝis de siaj publikaj oficoj post la potencakiro de la nazioj en 1933.

Siemens estis membro respektive estro de multaj entreprenoj ene kaj malene de Germanlando, kiel ekz: Deutsche Bank, Deutsche Lufthansa AG, der Gelsenkirchener Bergwerks AG, Mannesmannröhren-Werke AG, Osram GmbH KG, Vereinigte Stahlwerke AG.

Premioj kaj honoroj[redakti | redakti fonton]

  • Dr.-Ing. E. h. (TH München 1921)
  • Dr. rer. nat. h. c. (Halle-Wittenberg 1927)
  • Ehrenbürger d. TH Karlsruhe (1921) u. Darmstadt (1922)
  • Ehrenmitgl. d. Dt. Ges. f. Techn. Physik (1924) u. d. Elektrotechn. Ver. (1931)
  • Senator d. Dt. Ak. München (1925–33) u. d. KWG (1926–41)
  • Goldener Ehrenring d. Dt. Mus. München (1925)
  • Ehrensenator d. TH Braunschweig (1929) u. d. TH München (1930)
  • Gauß- u. Weber-Denkmünze d. Univ. Göttingen (1933)
  • Komturkreuz 1. Kl. mit d. Stern d. österr. Verdienstordens (1937)
  • Vizepräs. d. KWG (1937–41)
  • Membro de: Ausschuss d. Dt. Mus. München (1915), Kuratorium d. Physikal.-Techn. Reichsanstalt (1921–35), Ak. d. Bauwesens 1922–33), Kuratoriums d. KWI f. Physik (1936); prezidanto de Stifterverband d. Dt. Forsch.gemeinschaft (1920–34)

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Die Bedeutung d. Wohnungsfrage f. d. Ind., 1917
  • Zur Wirtsch.frage, in: Dt. Ind., Nr. 25 u. 26, 1920
  • Veredelte Umsatzsteuer, 21921;
  • Rationalisierung u. ihre Wirtsch.formen, in: Verhh. d. dt. Ind.u. Handelstages 8, 1926, S. 78–93
  • Die Funktion d. Ind. in d. wirtsch. Weltsituation u. in d. nat. Beziehungen, 1927
  • Die Bedeutung d. Elektrizität f. d. Gestaltung d. menschl. Lebens, 1929
  • Vortrag über Wirtsch.fragen d. Reichsbahn vor d. Ind.- u. Handelstag, 1928
  • Die elektr. Ind. u. d. gegenwärtige wirtsch. Lage, 1931
  • Die gegenwärtige Lage Dtlds., 1931
  • Wirtsch. u. Reichsbahn, 1932
  • 90 J. Haus Siemens, 1937

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]