Carlo Porta
Carlo Porta | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 15-an de junio 1775 en Milano | |
Morto | 5-an de januaro 1821 (45-jara) en Milano | |
Mortis per | podagro [#] | |
Lingvoj | lombarda • itala [#] | |
Profesio | ||
Okupo | poeto • salonestrino [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Carlo Porta [karlo porta] (naskiĝis la 15-an de junio 1775 en Milano; mortis la 5-an de januaro 1821 en Milano) estis itala poeto.
Lia poezio estas satiro kaj al delarto pri lia samtempa socio, precipe pri la nobelaro trofiera kaj alkroĉita al privilegioj kaj pri la profitema klerikaro (kvankam li lernis en Seminario, aŭ eble ĝuste pro tio, Porta estis akre kontraŭklerikala).
Se li estus verkinta en la itala normlingvo, aŭ en dialekto pli komprenebla aŭ pli disvastiĝinta (la venecia de Goldoni, la roma de Belli, la napola de Di Giacomo, la sicilia de Camilleri), Carlo Porta estus tre pli famkonata, sed lia missorto estis, ke li verkis en la milana dialekto; kaj Stendhal, kiu konis lin kaj laŭdadis liajn versojn, bedaŭris ke neniu komprenas ilin je dek mejloj de Milano.
En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]
- La preghiera/ La preĝo, poemo. Tradukis Gaudenzio Pisoni. En: Itala antologio, paĝoj 310–314 – cetere jam aperinta en “Literatura Foiro” 40/1976).
- La nomina del cappellan/ La elekto de la kapelpastro, trad. Gaudenzio Pisoni, en “Literatura Foiro” 40/1976.