Carlos Schlieper

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carlos Schlieper
Persona informo
Naskiĝo 23-an de septembro 1902 (1902-09-23)
en Bonaero
Morto 11-an de aprilo 1957 (1957-04-11) (54-jaraĝa)
en Bonaero
Ŝtataneco Argentino
Familio
Edz(in)o Nélida Romero • Billy Days
Okupo
Okupo aktorofilmreĝisoroscenaristo
vdr

Carlos Schlieper [KARlos ŜLI:pa] aŭ plennome Juan Carlos Schlieper Zalabardo (naskiĝis la 23-an de septembro 1902 en Bonaero, mortis la 11-an de aprilo 1957 samloke) estis argentina kinfilma reĝisoro kaj scenaristo de la klasika epoko. Lia familia nomo estis germanlingva: fakte la avo patroflanka, Hermann Heinrich Schlieper Feldmann (1842-1925) elmigris de Wuppertal-Elberfeld al la provinco Bonaero, kie kreskis ĉiuj idoj.[1]

Carlos Schlieper direktis proksimume 30 filmojn inter 1939 kaj 1957, skribante la scenaron por pli ol 20 el ili. Li estis aparte konata pro siaj romantikaj komedioj en la jardeko de 1940 kaj 1950, direktante filmojn kiel La serpiente de cascabel ("la sonserpento", 1948), Arroz con leche ("rizo kun lakto", 1950), Cuando besa mi marido ("kiam kisas mia edzo", (1950), Mi mujer está loca ("mia edzino frenezas", 1952) kaj Mi marido y mi novio ("mia edzo kaj mia fianĉo", 1955). Li mortis la 11-an de aprilo 1957.

Referencoj[redakti | redakti fonton]