Caroline von Wolzogen
Caroline von Wolzogen | |
---|---|
Carl von Ambère: portreto de Caroline von Wolzogen, 1808. | |
Persona informo | |
Naskonomo | Sophie Caroline Auguste von Lengefeld |
Naskiĝo | 3-an de februaro 1763 en Rudolstadt |
Morto | 11-an de januaro 1847 (83-jaraĝa) en Jena |
Tombo | Jena |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Sankta Romia Imperio |
Familio | |
Frat(in)o | Charlotte von Schiller |
Okupo | |
Okupo | verkisto biografo |
Caroline von WOLZOGEN (naskiĝinta Sophie Caroline Auguste von Lengefeld la 3-an de februaro 1763 en Rudolstadt, mortinta la 11-an de januaro 1847 en Jena) estis germana verkistino de vajmara klasikismo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Bonege edukite ŝi devis edziniĝi kiel 16-jaraĝulino al la rudolstadt-a sekreta konsilisto von Beulwitz. Kun li ŝi vivis en la domo se sia patrino. En la malfrua aŭtuno de 1787 Friedrich Schiller venis al Rudolstadt kaj iĝis kutima gasto; fianciĝo lia kun la pli juna fratino Charlotte memkompreneble plifirmigis tiajn ligojn (kp. »Schiller und Lotte«, Stuttgart 1856, kio enhavis ankaŭ la leterinterŝanĝon inter Caroline kaj Schiller).
En aŭgusto 1796 Caroline ĵus divorcinte nuptis la vajmaran superan administriston Wilhelm von Wolzogen, amiko ŝilera el la tagoj de komuna studado ĉe Karlo-lernejo.
Kiel verkistino ŝi unue anonime aperis per la romano »Agnes von Lilien« (Berlino 1798) kiu de kelkaj konsideritis verko goeta. Kiam la edzo nomumitis en 1804 sekreta konsilisto kaj membro registara Caroline ekhavis pli intimajn kontaktojn kun la korteganoj de Vajmaro. Post la morto de sia unusola filo el la dua geedzeco (en 1825) ŝi translokiĝis al Jena. Tie ŝi verkis: »Erzählungen« (Stuttgart 1826–27), la romanon »Cordelia« (Leipzig 1840) kaj sian plej ĉefverkon »Schillers Leben, verfaßt aus den Erinnerungen der Familie, seinen eignen Briefen und den Nachrichten seines Freundes Körner« (Stuttgart 1830), kiu elstaras per akurateco, riĉeco kaj aminda varmeco rakonta. Ŝia literatura postlasitaĵaro eldonitis en Leipzig en 1848/49 en du volumoj.
Fonto
[redakti | redakti fonton]Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 20. Leipzig 1909, p. 745-746 (tie ĉi interrete)