Casas de Esper

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Casas de Esper
loĝloko
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 10′ N, 0° 48′ U (mapo)42.169722222222-0.80444444444444Koordinatoj: 42° 10′ N, 0° 48′ U (mapo) [+]
Alto 531 m [+]
Casas de Esper (Provinco Zaragozo)
Casas de Esper (Provinco Zaragozo)
DEC
Casas de Esper
Casas de Esper
Situo de Casas de Esper
Casas de Esper (Hispanio)
Casas de Esper (Hispanio)
DEC
Casas de Esper
Casas de Esper
Situo de Casas de Esper

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Casas de Esper [+]
vdr

Casas de Esper estas vilaĝo kiu apartenas al municipo Ardisa, en Hispanio, en la komarko Cinco Villas, apartenanta al la jurisdikcia distrikto de Ejea de los Caballeros, nordokcidente de la provinco Zaragozo, regiono Aragono, for 70 km de Zaragozo. [1]

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo Casas de Esper staras sur tre videbla altaĵeto, ĉirkaŭita de migdalarboj, kelkaj olivarboj kaj pinarbaroj. Somere, kiel en preskaŭ ĉiuj urboj de la ĉirkaŭaĵo, ĝia loĝantaro konsiderinde pligrandiĝas, ĝuante sian ĉirkaŭaĵon kaj la modernecojn, kiuj igas la vivon pli agrabla, kun siaj parkoj kaj naĝejoj.

En ĝia termino, ekzistas kelkaj forlasitaj kuprominejoj, kiuj estis gravaj kaj proksime de la ermitejo Miramonte. Ankaŭ estas restaĵoj de ibera setlejo.[2]

La alteco de Casas de Esper super la marnivelo estas 520 m. Ĝia distanco al Zaragozo (ĉefurbo de Aragono) estas 70 km. En 1845 Casas de Esper havis 113 loĝantojn, sed en 2008 nur 13.[3]

Historio[redakti | redakti fonton]

La reĝo Jakobo la 2-a de Aragono konfirmis la 20-an de januaro 1295 la transdonon al Rodrigo kaj al lia filo, Jimeno de Luna, la kastelojn de Bolea, Torre de Murillo kaj vilaĝojn, kiujn la reĝo donis al ili por vivo, interalie Casas de Esper.[4]

En la distrikto de Ardisa, kun Casas de Esper kaj Sierra de los Blancos, estis pluraj hidalgoj kun privilegioj hereditaj de iliaj prapatroj, inter ili estis Josef Torralba en 1765 kaj Josef Marco en 1787. Ili ĝuis ĉiujn esceptojn apartenantajn al siaj kvalitoj, kaj posedis nobelajn titolojn kun iliaj korespondaj subskriboj.

En 1711 Casas de Esper apartenis al "Corregimiento de las Cinco Villas". Ĝi estis vilaĝo en 1785 kaj municipo en 1834. En 1845 ĝi estis aligita al la municipo Ardisa.

Proksime estas forlasitaj kuprominejoj, kiujn la kompanio Dorado komencis ekspluati meze de la 20-a jarcento.[5]

La nomo de Casas de Esper eble rilatas ankaŭ al iama posedanto de la loko, el la familio Espés, antikva gento de soldulkavaliroj el la regno Aragono.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

  • Ermitejo Nia Sinjorino de Miramonte, de la 12-a jarcento, en romanika stilo. La ermitejo Miramonte estas dokumentita ekde la jaro 1084. La nuna konstruaĵo estis konstruita en la 14-a jarcento.
  • "Paroĥa preĝejo" de Casas de Esper, dediĉita al Ĉieliro de la Sinjoro

Estas menciinde[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ la ermitejo Miramonte aperis restaĵoj el la Neolitiko, Bronzepoko, Malfrua Romia Imperio kaj iberia setlejo, kune kun visigotaj kaj mezepokaj tomboj, kelkaj ĉizitaj en ŝtono.

Legendo diras, ke en Miramonte paŝtistknabo observis kiel unu el liaj kaproj eniris etan kavernon ĉiutage, kiun li antaŭe neniam eniris. Li sekvis ĝin kaj en la profundo li trovis sonorilon kaj bildon de la Virgulino. La dumjarcenta kulto al la Virgulino de Miramonte, ĉizita en polikroma ligno fine de la 13-a jarcento kaj dokumentita ekde la 11-a jarcento, estis konservita kun granda fervoro ĝis nuntempe.

Festoj[redakti | redakti fonton]

  • La lastan dimanĉon de majo, la loĝantoj de Casas de Esper, Ardisa, Puendeluna, Piedratajada kaj aliaj lokoj efektivigas ĉiujare pilgrimadon al la ermitejo de la Virgulino de Miramonte, situanta sur monteto inter pinarbaroj. Oni kantas la "Ĝojojn al la Virgulino" kaj post la religia festo oni disdonas la tipajn kukojn de la regiono, akompanatajn de vino.[6]
  • La ĉefan feston oni celebris en la tago de la Ĉieliro de la Sinjorino, ripetante ĝin la 8-an de septembro, la dato sur kiu ili aliĝis al la aliaj urboj en la areo. Multaj devotuloj maldormis la tutan nokton en la Sanktejo, rigardante la Virgulon kaj kantante Salvojn antaŭ ŝia sankta altaro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]