Casbas de Huesca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Casbas de Huesca
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22142
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 291  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 9′ N, 0° 8′ U (mapo)42.1544469-0.14026440000001Koordinatoj: 42° 9′ N, 0° 8′ U (mapo) [+]
Alto 560 m [+]
Areo 132,693897 km² (1 326 9.3 897 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Casbas de Huesca (Provinco Ŭesko)
Casbas de Huesca (Provinco Ŭesko)
DEC
Casbas de Huesca
Casbas de Huesca
Situo de Casbas de Huesca
Casbas de Huesca (Hispanio)
Casbas de Huesca (Hispanio)
DEC
Casbas de Huesca
Casbas de Huesca
Situo de Casbas de Huesca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Casbas de Huesca [+]
vdr

Casbas de Huesca [KASbas deŬESka] (en aragona Casbas de Uesca, kaj Casbas d’as Monchas​) estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la nordoriento de la komarko Hoya de Huesca (kies ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem nome Ŭesko) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Parto de la municipa teritorio estas okupita de la Natura Parko Sierra kaj Cañones de Guara.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la nordoriento de la komarko Hoya de Huesca. Ĝi estas oriente de la provinca kaj komarka ĉefurbo okcidente de la rivero Alcanadre. La municipa teritorio limas norde kun Nueno; oriente kun Bierge kaj Abiego; sude kun Angüés; kaj okcidente kun Ibieca kaj Loporzano.

La loĝloko Casbas de Huesca mem (560 msm) estas je 30 km oriente de Huesca inter Labata norde kaj Angüés sude.

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Nikolao.
Klostro de la monaĥinejo.

En la municipa teritorio estas la Groto de Chaves, kiu enhavis pruvojn de prahistoria setlado. Tamen ĝi estis grandparte detruita en 2007 fare de la entreprenisto Victorino Alonso.[1]

La loko estis loĝata de islamanoj, poste moriskoj. En Mezepoko registriĝis literumoj kiel Casvas, Casoas, Casvis, Casves, Casovas, Casouas, Casuas, Casuis, Casoys, Cassovellas kaj Kasoas.[2]

La loko estis konkerita en la 11-a jarcento fare de Sancho Ramírez. En la 12-a jarcento oni fondis monaĥinejon (foto de la tabelo), kiu laŭlonge de la historio utilis diversamaniere, nun kiel muzeo de matematiko.

La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito.

En 1960–1970 estis aligitaj Junzano, Labata kaj Sieso de Huesca. En 1970–1980 estis aligitaj Santa Cilia de Panzano, Bastarás kaj Panzano.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Casbas de Huesca akrigita pro la detruo de la milito: oni malaltiĝis el 400 loĝantoj en 1900 ĝis 236 loĝantoj en 1970 ĝis nunaj 110 loĝantoj (2022).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealo, vitejoj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la tipa mezepoka urba kerno, preĝejoj, ermitejoj, neĝujoj, turo de Labata kaj ekstere naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sevillano, Elena G. Condenado el ‘rey de la mina’ por convertir una joya neolítica en un abrevadero de cabras 8a de januaro 2018, alirita la 9an de januaro 2018, en El País.
  2. Ubieto, A. Toponimia aragonesa medieval. Valencia, 1972, p. 78.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]