Ibieca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ibieca
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 22122
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 108  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 10′ N, 0° 12′ U (mapo)42.166666666667-0.19999999999999Koordinatoj: 42° 10′ N, 0° 12′ U (mapo) [+]
Alto 640 m [+]
Areo 14,937724 km² ( 149 3.7 724 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ibieca (Provinco Ŭesko)
Ibieca (Provinco Ŭesko)
DEC
Ibieca
Ibieca
Situo de Ibieca
Ibieca (Hispanio)
Ibieca (Hispanio)
DEC
Ibieca
Ibieca
Situo de Ibieca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ibieca [+]
vdr

Ibieca [iBJEka] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la oriento de la komarko Hoya de Huesca (kies ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem nome Ŭesko) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la oriento de la komarko Hoya de Huesca. Ĝi estas oriente de la provinca kaj komarka ĉefurbo inter la riveroj Guatizalema kaj Alcanadre. La municipa teritorio limas kun Angüés sude, kun Loporzano norde, kun Casbas de Huesca norde kaj oriente, kun Siétamo okcidente kaj sude.

La loĝloko Ibieca mem (640 msm) estas je 23 km oriente de Huesca inter Aguas norde kaj Liesa sude.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loknomo Ibieca probable devenas de la aragona termino "ibón" (glaĉera lago) eble siavice devena de la eŭska "ibai". Iamaj literumoj estis Iebeca, Iebluco, Iuieca, Iuiequa, Yvecha kaj Ybiequa.[1]

La loko estis loĝata de islamanoj, poste moriskoj. La plej frua mencio estas de inter januaro kaj febrŭro 1104, en interkonsento inter la episkopo de Huesca kaj la abato de Montearagón.[2]

La loko estis konkerita en la 11-a jarcento fare de Sancho Ramírez. Poste, Ibieca dependis de la senjorlando de Foces, al kiu sukcedis la Orden Hospitala de Sankta Johano de Jerusalemo; don Ximeno de Foces, ordonis en 1249 konstrui ermitejon de San Miguel de Foces, je ĉirkaŭ du kilometroj de la urba kerno. De Ibieca devenis Doña Godina, filino de Atho de Foces, por estri la senjorlandon de La Almunia de Doña Godina.

La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Ibieca akrigita pro la detruo de la milito: oni malaltiĝis el 400 loĝantoj en 1900 ĝis 236 loĝantoj en 1970 ĝis nunaj 110 loĝantoj (2022).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (vitejoj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo, ermitejo, blazondomoj kaj ekstere naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Miguel Ballestín, Pascual (2007), Toponimia Histórica Aragonesa, Isín (Sabiñánigo), konsultita la 5an de novembro 2016.
  2. Ubieto Arteta, Antonio. Cartulario de Montearagón, nº 38.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]