Angüés

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Angüés
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 22123
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 373  (2023) [+]
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 7′ N, 0° 9′ U (mapo)42.116666666667-0.15000000000001Koordinatoj: 42° 7′ N, 0° 9′ U (mapo) [+]
Alto 543 m [+]
Areo 56,515031 km² ( 565 1.5 031 ha) [+]
Angüés (Provinco Ŭesko)
Angüés (Provinco Ŭesko)
DEC
Angüés
Angüés
Situo de Angüés
Angüés (Hispanio)
Angüés (Hispanio)
DEC
Angüés
Angüés
Situo de Angüés

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Angüés [+]
vdr

Angüés [anGŬES] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la sudoriento de la komarko Hoya de Huesca (kies ĉefurbo estas la provinca ĉefurbo mem nome Ŭesko) apartenanta al la okcidenta parto de la Provinco Huesko (regiono Aragono). La municipo Angüés estas formata per tri loĝlokoj, nome Angüés mem, Velillas kaj Bespén.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la sudoriento de la komarko Hoya de Huesca. Ĝi estas sudoriente de la provinca kaj komarka ĉefurbo. La municipa teritorio limas norde kun Siétamo, Ibieca kaj Casbas de Huesca; oriente kun Lascellas-Ponzano, Abiego kaj Barbuñales; sude kun Antillón kaj Blecua; kaj okcidente kun Alcalá del Obispo.

La loĝloko Angüés mem (513 msm) estas je 24 km sudoriente de Huesca inter Velillas kaj Lascellas laŭ la ŝoseo N-240 kaj laŭ la aŭtoŝoseo A-22.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata de islamanoj, poste moriskoj.

La Enlanda Milito estis sangelverŝa en la areo pro la atakoj de la respublikaj fortoj kontraŭ la provinca ĉefurbo Huesca, kiu estis kontrolita de la insurekciuloj ekde la komenco de la milito.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Angüés akrigita pro la detruo de la milito kio rezultis en perdo de preskaŭ du trionoj de la loĝantaro: oni malaltiĝis el pli ol mil loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 368 loĝantoj (2022).

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (vitejoj, olivarboj kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejo kaj ekstere naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]