Castañares de Rioja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Castañares de Rioja
municipality of La Rioja

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26240
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 385  (2023) [+]
Loĝdenso 35 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 31′ N, 2° 56′ U (mapo)42.511666666667-2.9316666666667Koordinatoj: 42° 31′ N, 2° 56′ U (mapo) [+]
Alto 545 m [+]
Areo 11 km² (1 100 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Castañares de Rioja (Provinco Rioĥo)
Castañares de Rioja (Provinco Rioĥo)
DEC
Castañares de Rioja
Castañares de Rioja
Situo de Castañares de Rioja
Castañares de Rioja (Hispanio)
Castañares de Rioja (Hispanio)
DEC
Castañares de Rioja
Castañares de Rioja
Situo de Castañares de Rioja

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castañares de Rioja [+]
vdr

Castañares de Rioja [kastaNJAres deRJOĥa] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Santo Domingo de la Calzada. la Loknomo Castañares de Rioja estas etimologie kompreneble kiel Kaŝtanarbaroj de Rioja kaj Rioja kiel la nuntempa nomo de la regiono, eble devena de la rivero Oja (río Oja = Rioja), kiu fakte trafluas la municipan teritorion.

La municipa teritorio de Castañares de Rioja, en la nordokcidento de la regiono.
La preĝejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tute apude okcidente estas vilaĝeto Baños de Rioja, kaj la urba kerno estas laŭ la fluejo de la rivero Oja inter Villalobar de Rioja (sude) kaj Casalarreina (norde); oriente estas Zarratón.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loĝloko datas de la epoko de romianoj, kiel pruvas tomboŝtono trovita en la teritorio, en 1963, datita en la jaro 30 n.e. Proksimeco al la romia vojo Via Aureliana eble havigis gravon. La ekzistado de la nuna loĝloko estas dokumentita per donacatestiloj el la 11-a jarcento.

La loko estis posedo de la Duko de Béjar.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento, tiel oni descendis el pli ol 1 100 loĝantoj en la 1950-aj jaroj ĝis nunaj 400.

La ekonomio baziĝas sur pli ol 300 hektaroj de irigacio por kultivoj de terpomoj kaj betoj, krom cerealoj, fazeoloj, legomoj kaj kelkaj vitejoj. Estas du fiŝbredejoj kaj kelkaj bredejoj de porko, ŝafo kaj bovoj.

Vizitindaĵoj estas preĝejo, ermitejo, kaj blazondomoj, ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]