Casalarreina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Casalarreina
Casalarreina1.JPG

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 26230 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 090  (2021) [+]
Loĝdenso 134 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 33′ N, 2° 55′ U (mapo)42.5475-2.9125Koordinatoj: 42° 33′ N, 2° 55′ U (mapo) [+]
Alto 500 m [+]
Areo 8,13 km² ( 813 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Casalarreina
Situo de Casalarreina

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Casalarreina [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Casalarreina [kasalaREJna] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la nordokcidenta Komarko de Haro.[1]​ La loknomo Casalarreina havas la signifon de Domo de la reĝino sed iam la nomo estis NaharruriNafarruri.

Ĝi limas kun Cuzcurrita de Río Tirón, Cihuri, Anguciana, Haro, Tirgo kaj Zarratón.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La municipa teritorio de Casalarreina.
La monaĥejo.
Sonorilturo de la preĝejo.

Pri etimologio menciindas la deveno de la loknomo NaharruriNafarruri. Ĝi estas eŭska toponimo kiu devenas el Nafar kun signifo “Navaro”, kaj (h)uri sufikso ofta en la eŭskdevena toponimio kun signifo “vilaĝo aŭ loĝloko”. Tial la kompleta signifo de la toponimo estus "vilaĝo de Navaro". Tiu estas la nomo uzita aktuale en eŭska, laŭ la akademio Euskaltzaindia.​[2] Nafarruri aperas citita en la Becerro Galicano de San Millán[3]​ ĉirkaŭ 970.

Alia frua mencio estas de 1070 kiam la reĝo don Sanĉo konfirmas al San Millán la vilaĝon de "Mendicuquae est inter Nafarruri y la Pauleja, ac Barriolo Scemenuri juxta Zufiuri" (Cihuri). Aperis mencio de Nahaurruri en 1104, kiam Nuño Núñez donas al San Millán kampon invia quae vadit de Cuzcurrtilla ad Nahaurruri. En 1136 estas menciita Naharrauri kiam oni citas donacon de vilao de tiu teritorio al Santo Domingo de la Calzada fare de Nuño de Cihuri. En la Foruo de Zerezo estas menciita Naharruli ĉirkaŭ 1146; kaj poste en 1210 en la vendo fare de la abato de Santo Domingo de la Calzada de iliaj posedoj en Naharuri al la fratoj Pedro kaj Fortún García. En 1170 don Lope, Senjor de Haro, kaj lia edzino doña Aldonza donis al la Monaĥejo de Cañas (antaŭe de Fayuelas), ĉiujn siajn posedaĵojn en Naharruri. Kaj ankaŭ en 1159, Rodrigo Núñez donis al San Millán siajn posedaĵojn en Naharruri.[4]

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi apartenis al la familio Haro. En 1511 ĝi ekapartenis al la familio Fernández de Velasco (grafoj de Haro), kaj en tiu epoko la vilaĝo ŝajne estis loĝejo de la reĝino Doña Johana de Kastilio (Johana la Freneza), patrino de Karolo la 1-a, kaj ŝajne pro tio oni ŝanĝis la eŭskan nomon "en el Logar de Naharruri, ques llamado de la Cassa de la Reyna..." ĝis la nomo aktuala Casalarreina. Sed tio ne estas historie dokumentita.[5]

En 1671 oni atingis sendependecon disde Haro kun la oficiala nomo de Casalarreina. Pro strategia loko kiel pasejo al Miranda de Ebro, Logroño, Burgos tra Belorado, Haro kaj Santo Domingo de la Calzada, dum la 16-a ĝis la 18.a jarcentoj oni konstruis vojojn kaj ŝoseojn, kaj ponton el ŝtono super la rivero Oja [Oĥa].

En 1936, dum la Hispana Enlanda Milito, estis murditaj de la puĉistoj 24 lokanoj, inter aliaj la urbestro Gregorio Salinas Negueruela kaj la policano Saturnino Díaz Sobrino.

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento, de kies komenco oni malaltiĝis el 1 700 loĝantoj ĝis nunaj 1 000.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Nuna ekonomio ege dependas de industrio de vinproduktado. Estas hotelo kaj restoracioj.

Vizitindaĵoj estas monaĥejo (Festivalo de Antikva Muziko), preĝejo kaj ermitejo, vinkeloj, du palacoj, ponto, parkoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abad León, Felipe (2003). «XXVII. De los llanos de Valpierre a la hoz de Foncea». En Colegio Oficial de Ingenieros Técnicos Industriales de La Rioja, eld. Otras veinte rutas por la Rioja. Gráficas Ochoa SA. p. 133. ISBN 84-7359-551-3.
  2. «Euskaltzaindia - Euskaltzaindia». www.euskaltzaindia.eus. Konsultita la 9an de Marto 2021.
  3. Fernando García Andreva (2010). El Becerro Galicano de San Millán de la Cogolla. Edición y estudio. La Rioja. España: Cilengua. Fundación San Millán de la Cogolla. ISBN 978-84-9383-953-6.
  4. Isabel Rodriguez Bañuelos (2018). Censo de la Sal 1631. Tomo I, Vecindario. Madird: Instituto Nacional de Estadística. ISBN 978-8426037701.
  5. de Rioja, Eugenio (2009). «Juana la Loca no pasó por Casalarreina.» (4a de Oktobro). Casalarreina, España: Diario La Rioja. Konsultita en 2020.