Castelnou (Teruelo)
Castelnou | |||
---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44592 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 113 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 14′ N, 0° 22′ U (mapo)41.233333333333-0.36666666666667Koordinatoj: 41° 14′ N, 0° 22′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 201 m [+] | ||
Areo | 37,08986 km² (37 08. 986 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Castelnou [kastelNOŬ] estas urbo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la nordorienta pinto de la nordorienta komarko Bajo Martín, kies administracia ĉefurbo estas Híjar, dum la kultura ĉefurbo estas Albalate del Arzobispo. La loknomo Castelnou estas etimologie kompreneble kiel Nova Kastelo.
Geografio[redakti | redakti fonton]
Ĝi estas je 161 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, sur 201 msm de altitudo. La municipa teritorio estas norde de tiu de Samper de Calanda. La municipa teritorio estas trapasata per la rivero Martín.
Castelnou estas atingebla laŭ la regiona ŝoseo A-224 el Escatrón (nordoriente) kaj de Jatiel kaj Samper de Calanda (sudokcidente).
Historio[redakti | redakti fonton]
Estas arkeologiaj kuŝejoj de setlejoj de iberoj (Ferepoko).
La konkero de la zono fare de kristanoj estis farita de Ramon Berenger la 4-a.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Castelnou pro rura elmigrado oni malaltiĝis ĝis nunaj 120 loĝantoj.
Aktualo[redakti | redakti fonton]
Bazo de ekonomio nun estas malmulta agrikulturo (ĉefe cerealoj, sed ankaŭ iom da vitejoj, legomoj), forstado, ĉasado kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj kaj kaproj). Nune gravas rura turismo kaj enspezoj el termoelektra centralo Castelnou Energía.
Estas altiraĵoj en la urbo, nome la trinava preĝejo, gastejo-monaĥejo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.