Castigaleu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Castigaleu
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22587
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 96  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 12′ N, 0° 35′ O (mapo)42.2050.58111111111111Koordinatoj: 42° 12′ N, 0° 35′ O (mapo) [+]
Alto 836 m [+]
Areo 26,528578 km² ( 265 2.8 578 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Castigaleu (Provinco Ŭesko)
Castigaleu (Provinco Ŭesko)
DEC
Castigaleu
Castigaleu
Situo de Castigaleu
Castigaleu (Hispanio)
Castigaleu (Hispanio)
DEC
Castigaleu
Castigaleu
Situo de Castigaleu

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castigaleu [+]
vdr

Castigaleu [kastigaLEŬ] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la sudorienta centro de la komarko Ribagorza (kies ĉefurbo estas Graus) apartenanta al la nordoriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la sudorienta centro de la komarko Ribagorza, borde de la rivero Cajigar, okcidente de la rivero Noguera Ribargorzana kiu faras limon inter Aragono kaj Katalunio.

Ĝi limas norde kaj oriente kun Monesma y Cajigar, sude kun Tolva kaj okcidente kun Lascuarre kaj Isábena. Oni parolas variaĵon de la kataluna. Aktuale la municipo estas formita per la jenaj loĝlokoj: Castigaleu (municipa ĉefurbo), San Lorenzo (je malpli ol 700 m de preskaŭ senhomejo Almunia de San Lorenzo, apartenanta al Tolva), Santas Masas kaj La Almella.

La klimato estas malvarma, nome montara.

La loĝloko Castigaleu mem kiel sidejo de la municipo (836 msm)[1] estas je 111 km oriente de Huesca. Ĝi estas komunikata laŭ la ŝoseo A-2613 okcidente kun Lascuarre, laŭ ŝoseo HU-V-9321 sude kun Tolva kaj per loka ŝoseo norde kun Monesma y Cajigar.

Historio[redakti | redakti fonton]

Laŭ Ubieto Arteta, Castigaleu estis menciita por la unua fojo en 1042. En 1322 ĝi aliĝis al la Graflando Ribagorza.​ San Lorenzo estis menciita en 1209.

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado. En 1808, dum la Milito de Hispana Sendependigo, la francaj trupoj rabadis la preĝejon. En 1834 oni kreis propran municipon.[2]

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio. Ĉefaj damaĝoj okazis en la preĝejo kaj arkivoj. Tiuepoke la municipo eldonis proprajn monbiletojn.[2]

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Puente de Montañana kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 88 loĝantoj (2022).[3]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la jenaj fakte en Castigaleu:

  • La urba kerno.
  • Romanika ermitejo de Sankta Isidro.
  • Preĝejo de Sankta Marteno.
  • Naturaj lokoj.

Krome preĝejo kaj ermitejo en San Lorenzo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  2. 2,0 2,1 Ayuntamiento de Castigaleu. «Historia». Konsultita la 21an de septembro 2014.
  3. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Castigaleu en la hispana Vikipedio.