Cat Stevens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cat Stevens
Persona informo
Naskonomo Steven Demetre Georgiou
Naskiĝo 21-an de julio 1948 (1948-07-21) (75-jaraĝa)
en Marylebone
Lingvoj angla
Loĝloko Dubajo
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Parencoj Sissela Kyle
Okupo
Okupo muzikistokantaŭtorokantistogitaristo • diskografa artisto • komponisto • partoprenanto de internacia forumo
TTT
Retejo https://catstevens.com/
vdr

Cat STEVENS (naskiĝis la 21-an de julio, 1948) estis populara kantisto, muzikisto kaj kantverkisto dum la 1970-aj jaroj. Li kiel Stephen Demetre GEORGIOU naskiĝis en Londono, kaj post la transiro al islamo en la jaro 1978 li ŝanĝis sian nomon al Yusuf ISLAM.

Cat Stevens

Cat Stevens kiel filo de greko el Kipro kaj svedino pasigis sian junaĝon en Londono. Tie lia patro posedis restoracion. En la malfruaj 1960-aj jaroj li verkis siajn unuajn kantojn kaj turneis kun meza sukceso.

En 1967, kiam li havis 19 jarojn, li malsaniĝis pro tuberkulozo kaj devis sufiĉe longan tempon pasigi en hospitalo. Komence de la 1970-aj jaroj li tamen revenis al sia kariero. En 1971 li kreis la muzikon por la filmo Harold and Maude; neforgeseblaj kantoj kiel ekz. Morning Has Broken, Peace Train, Wild World kaj Father and Son estiĝis.

Lia vivo radikale ŝanĝiĝis, kiam li kiel 30-jarulo donace ricevis la Koranon. Li ĝis tiam vivis nur por sia muziko, sed ĉiam serĉis idealon, kiun la okcidenta kulturo evidente ne povis doni al li. En 1978 li konvertiĝis al islamo, ŝanĝis sian nomon kaj ĉesigis sian muzikistan karieron.

Nuntempe Yusuf Islam estas patro de kvin idoj, kaj li ankoraŭ vivas en Londono. Li revenis al la muziko, kiu tamen klare distingiĝas de la muziko de Cat Stevens: anstataŭ gitaroj perkutinstrumentoj aŭskulteblas. En 2003 li unuafoje post 25 jaroj faris anglecan muzikon: li nov-registris Peace Train por kompil-disko kaj agadis en koncerto. En 2006 li publikigis la diskon An Other Cup.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]