Cayo Lara
Cayo Lara | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Cayo Lara | |||||
Naskiĝo | (29-a de januaro 1952) en Argamasilla de Alba, Kastilio-La Manĉo, Hispanio | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Hispanio vd | ||||
Partio | PCE, Izquierda Unida | ||||
Subskribo | |||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto terkultivisto vd | ||||
Aktiva en | Madrido vd | ||||
| |||||
Ĝenerala kunordiganto de Unuiĝinta Maldekstro Coordinador General de Izquierda Unida | |||||
Dum | 14-a de decembro 2008 – | ||||
Antaŭulo | Gaspar Llamazares | ||||
Urbestro de Argamasilla de Alba | |||||
Dum | 1987 – 1999 | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Cayo Lara Moya (Argamasilla de Alba, Ciudad Real, 1952) estas hispana politikisto, membro de la Komunista Partio de Hispanio (PCE) kaj ĝenerala kunordiganto de Unuiĝinta Maldekstro (Izquierda Unida. IU).
Profesia terkultivisto, li agadis ĉe la sindikato COAG. Li estis urbestro de Argamasilla de Alba de 1987 ĝis 1999. Ekde 2000 estis ĝenerala kunordiganto de Unuiĝinta Maldekstro de Kastilio-La Manĉo.
En la 9-a Federacia Asembleo de Unuiĝinta Maldekstro (novembro 2008) kandidatiĝis al la posteno de coordinador general, kaj li havis la 43% da delegitaj voĉdonoj, kaj eniris en la Federacia Politik-Kunsido. Tiu ento elektis lin la 14-an de decembro 2008, kiel sekvanto de Gaspar Llamazares je la ĉefposteno de la partio, kun apogo de la 55% da kunsidantoj.[1][2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Intervjuo en gazeto Público. Arkivita el la originalo je 2009-02-27. Alirita 2009-07-25.
- ↑ Opinia artikolo en gazeto El País