Cecile Royer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
foto de Cécile Royer, s-ro Coppet kaj s-ro Théophile Cart en propaganda prelego ĉe Touring Club, sur bildkarto uzita en 1912

Cécile ROYER [rŭaje] (25-a de januaro 1876 en Nuits-Saint-Georges, apud Dijon – ? [post 1937]) estis franca esperantistino kaj ŝtatoficistino.

De 1903 Royer gvidis multajn kursojn kaj varbis multajn anojn. Ŝi estis vicprezidanto de la sekcio „Latina Kvartalo“. Sekretariino de Presa Esperanta Societo (1906-1914). Ŝi direktis la periodaĵon „Juna Esperantisto“. Sekretariino kaj kasistino de diversaj francaj Esperanto-societoj. Royer verkis artikolojn kaj novelojn kaj tradukis: „Johano de Bloch kaj la Muzeo de Milito kaj Paco" en "Estonta Milito laŭ­ la instruoj de Johano de Bloch“, 1907.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]