Ceglédbercel

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ceglédbercel [ceglEdbercel] estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Cegléd. Bercel estas praturka nomo. En Hungario troviĝas ankaŭ urbo Cegléd kaj vilaĝo Bercel.

Aerfoto pri Ceglédbercel

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ceglédbercel situas sur ebenaĵo, laŭ la ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Cegléd-Szolnok, inter Szolnok kaj Albertírsa. Budapeŝto estas je 60 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skriba mencio devenas el 1281. La turkoj faris senhoma la vilaĝon post la mezepoko, poste germanoj refondis ĝin. En 1804 la setlejo iĝis vilaĝo kaj municipo. En 1945 la rusoj forportis germandevenulojn por trudlaboro. En 1946 la germandevenuloj estis deportitaj al Germanio.

En la vilaĝo germana aŭtonomio funkcias.

Preĝejoj[redakti | redakti fonton]

La romkatolika preĝejo omaĝe al Johano Nepomuko konstruiĝis en 1801 (rekonstruiĝis en 2000). La turo estas 25 m-ojn alta. Ekde 1948 la kalvinanoj uzis kamparanan domon por preĝadi. Ili konstruis preĝejon en 2004.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Apud Ceglédbercel mortis:

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans