Cehal [ĉehal] (hungare: Oláhcsaholy) estas komunumo en Rumanio 10 km sude de Tășnad. En 1910 ĝi havis 1 421 loĝantojn (rumanoj); en 1992 1 186 (rumanoj). Ĝia unua mencio skriba estas el 1330. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Közép-Szolnok, poste Szilágy vármegye). Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Cehăluț kaj Orbău.