Centrifugilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Centrifuga apartigilo)
Laboratoria centrifugilo.

Centrifugilocentrifuga apartigilo estas teknika aparato por apartigi la solidajn kaj likvajn materialojn. Ekzempla centrifugilo estas en la mastrumado lavmaŝino, kiu elpremas per la centrifuga forto la akvon el inter la vestoj. La akvo povas tra truetoj de la interne rotacianta tamburo elflui. Poste la akvo estas per pumpilo forigita al la urba poluakva kanalo.

En al industrio kaj en la laboratorio la centrifugiloj estas tre multflanke uzataj ekz. por dispartigi la bovolakton al kremaĵo kaj al grasreduktita lakto. Pli ofta estas la dispartigo de likvaĵoj kun diversaj densoj.

La ultracentrifugilo estis ellaborita de Theodor Svedberg, kiu per tiu aparato ekzamenis la sedimenteman rapidecon de makromolekuloj kaj tiel li konkludis je la molekulopezo. Li ricevis la Nobel-premion en 1926. La ultracentrifugilo rotacias 100.000/min., pro tio la rotoro ĝenerale funkcias en vakuo, por eviti la aerofroton.

La centrifugiloj ankaŭ konvenas por apartigi izotopojn. Oni uzas grandegajn centrifugilojn por testi la reakciojn de pilotoj kaj astronaŭtoj.

Pro la granda kinetika energio de la rapide rotaciantaj rotoroj/tamburoj, oni ne povas malfermi la ujon – ĉefe pro sekurecaj preskriboj -, ĝis la rotoro/tamburo rotacias. En malfermita kesto obstakals la rotaciadon sukerecŝaltilo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]