Ceremonia magio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Per la termino ceremonia magio (foje indikata ankaŭ per “Alta Magio aŭ Salomona Magio"),[1] oni intencas tiun branĉon de la magio karakterizita per vario da longaj, ellaboritaj kaj kompleksaj ritoj, akompanataj de miriado da akcesoraĵoj kaj ceremonioj ĝuste. Ĝi povas esti konsiderita ekspansio de la rita magio kaj fakte ofte ĝi ludas kiel sinonimo de tiu. Ĝi fariĝis popola inter 1800 kaj 1900 per publikigo de Hermetika Ordeno de la Ora Tagiĝo kaj praktikita en la rondoj de hermetika kabalo sub ĥanoĥa magio kaj grupoj kies magio apogiĝas al grimŭaroj.

La observo de la tuta ceremoniaro estas garantio de la sukceso, ankaŭ kiam la operatoro intencas elvoki spiritojn aŭ mortintojn. Malfacilas, tamen, aranĝi difinon akcepteblan ĉe ĉiuj grupoj kaj skoloj. Tiu magio baziĝas sur alvokoj kaj elvokoj, preĝo kaj riproĉoj, kun la celo obteni materiajn kaj spiritajn avantaĝojn per la preciza eldiro de formuloj magiaj, konvenciaj aŭ ne, kiuj havas la povon altiri aŭ ordoni al la spiritoj; foje oni uzas ritajn objektojn, ŝtonojn kaj aliaĵojn, kune kun simboloj kaj sigeliloj. Foje ankaŭ tiu magio finiĝas en nigra magio kaj nekromancio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La origino de la ceremonia magio perdiĝas en la noktoj de la tempoj, ĉar ĝi estis praktikita en la plej antikvaj civilizoj kaj, kvankam sendokumente, al Reĝo Salomono, sed koncerne la okcidenton ĝi certege malkovriĝis en la malalta mezepoko kaj precipe dum la renesanco. Multaj antikvaj tiutemaj grimŭaroj kiel la Picatrix, retrovitaj dateblas, laŭ esploristoj, al la 13-a kaj 14-a jarcentoj.

Epoke de renesanco Marsilio Ficino, per sia traduko el la greka lingvo de multaj hermetikaj tekstoj, donis novan impulson al tiu branĉo de magio, kiu estis vaste kulturita ĉe la mediĉa kortego kaj havis elstarajn kultistojn inter kiuj elstaras Johano Piko de la Mirandolo.

Germana Agrippa von Nettesheim, fama renesanca magiistoj kaj lia teksto “De occulta philosophia” (Pri la okulta filozofio) estas konsiderata bazo de ĉiuj estontaj disvolviĝoj de la ceremonia magio. [2].

Alia famega elstarulo, ĉiam dummezepoke, sed en Anglio, estis John Dee kies studoj enkondukis al la elstariĝo de la ĥanoĥa magio, kiu povas taksiĝi subprodukto de la ceremonia magio.

Post periodo de kadukiĝo en la 17-a kaj 18-a jarcentoj la ceremonia magio reprenis floradon en la 19-a ekde la publikigo de “The Magus” de Francis Barrett komence de 1800; duone de la sama jarcento la plej elstara gravulo estis sendube la franca Eliphas Lévi, kies publikiĝo de “Dogme et rituel de la Haute Magie” en 1855 fariĝis la precipa referenca punkto por la sinsekvaj studoj, ne nur en Francio.

Sed estis denove Anglio la donanto de impulso al tiu tipo de magio.[3][4]

La lasta fama elstarulo de tiu magia branĉo estas taksata Aleister Crowley, kiu resumis kaj reellaboris la tutan antaŭan materialon kaj kies verko Thelema povas esti konsiderata la lasta skolo de ceremonia magio.

Malgranda ero de la ceremonia ritaro estis heredita de la religieca Viko fondita de Gerald Gardner en la 40-aj jaroj de la pasinta jarcento, ĉerpanta precipe el antaŭaj esoteraj fontoj.

Juĝo ĉe la kristanaj eklezioj[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ tiu magio, kvankam malpli trapenetrita de sintenoj kaj principoj el si mem neniigantaj fakte la dian transcendecon ĉar pretendanta obeigi Dion (Li aŭ liaj spiritaj kreituloj), tie kaj tie albordiĝis al ĉiuj tipoj de komunikado kun la spiritoj, inkluzive de nekromancio kaj sorĉarto, foje trovis severajn juĝojn ĉe moralistoj kaj ekleziuloj [5].

Krome la komparo kun la kristanaj sakramentoj en kiuj estas uzataj la vorto kaj ofte materio, ne validas ĉar ilin formis kaj komunikis Kristo mem kaj la praktikanto obeas al la ordonoj de Kristo.


Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Owen Davies (2003), Cunning-Folk: Popular Magic in English History. London: Hambledon Continuum. Page ix.
  2. Charles G. Nauert, Jr., Magic and Skepticism in Agrippa's Thought, Journal of the History of Ideas (1957), p. 176
  3. Ithell Colquhoun (1975) The Sword of Wisdom. Novjorko: G.P. Putnam's Sons.
  4. Julia Phillips (1991) History of Wicca in England: 1939 - present day. prelego en la Vika Konferenco en Kanbero, 1991.
  5. Charles G. Nauert, Jr., Magic and Skepticism in Agrippa's Thought, Journal of the History of Ideas (1957), p. 176.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Paul Chacornac, Eliphas Levi, Paris, 1926
  • Charles McIntosh, Eliphas Levi and the Frenc occult revival, London, 1972
  • Alain Mercier, Eliphas Levi, Paris, 1974
  • Claude Buissett, Eliphas Levi: sa vie, son oeuvre, ses pensées, Paris, 1984
  • Giordano Berti, Alphonse Louis Constant (1810-1875), in Il Tarocco esoterico in Francia, Faenza, 1987
  • Barrett, Francis. The Magus
  • Hall, Manly P. The Secret Teachings of All Ages
  • Mathers, S.L. MacGregor and Aleister Crowley. The Lesser Key of Solomon
  • Waite, A. E. The Book of Ceremonial Magic

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]