Golden Dawn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Golden Dawn
emblemo
organizaĵosocia tavolo de Mezepoka Eŭropo
Komenco 1888 vd
Sidejo Londono
Fondinto(j) Samuel Liddell MacGregor Mathers • William Robert Woodman • William Wynn Westcott vd
vdr

La Hermetika Ordeno de la Ora Tagiĝo (angle Hermetic Order of the Golden Dawn, latine Ordo Hermeticus Aurorae Aureae), pli ofte la Ora Tagiĝo (latine Golden Dawn, latine Aŭrora Aurea), estis sekreta societo dediĉita al la studo kaj praktiko de la agadoj de okulto, metafiziko kaj paranormaleco dum la malfruaj 19-a kaj fruaj 20-a jarcentoj. Konata kiel magia ordeno, la Hermetika Ordeno de la Ora Tagiĝo estis aktiva en Britio kaj enfokusigis siajn praktikojn sur teŭrgio kaj spirita evoluo. Multaj aktualaj konceptoj de rito kaj magio kiuj estas en la centro de nuntempaj tradicioj, kiel ekzemple Viko kaj Thelema (/θəˈliːmə/), estis inspiritaj de la Ora Tagiĝo, kiu iĝis unu el la plej grandaj ununuraj influoj sur la okcidenta okultismo de la 20-a jarcento.

La tri fondintoj, William Robert Woodman, William Wynn Westcott kaj Samuel Liddell Mathers, estis Framasonoj. Westcott ŝajnas estinti la komenca mova forto malantaŭ la establado de la Ora Tagiĝo.

La Ora Tagiĝo-sistemo estis bazita sur hierarkio kaj inico, simila al framasona loĝio; tamen, virinoj estis allasitaj sur egala bazo kun viroj. La "Golden Dawn" estis la unua el tri ordoj, kvankam ĉiuj tri ofte estas kolektive referitaj kiel la "Golden Dawn". La Unua Ordo instruis esoteran filozofion bazitan sur la Hermetika Kabalo kaj persona evoluo per studo kaj konscio pri la kvar klasikaj elementoj, same kiel la fundamentoj de astrologio, aŭgurado, kaj geomancio. La Dua aŭ Interna Ordo, la Rosae Rubeae et Aureae Crucis, instruis magion, inkluzive de "astra vojaĝado" kaj alĥemio. La Tria Ordo estis tiu de la sekretaj ĉefoj, kiuj laŭdire estis tre lertaj; ili supozeble direktis la agadojn de la pli malaltaj du ordoj per spirita komunikado kun la ĉefoj de la Dua Ordo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]