Cevico de la Torre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cevico de la Torre
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34218
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 466  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 51′ N, 4° 25′ U (mapo)41.852222222222-4.4105555555556Koordinatoj: 41° 51′ N, 4° 25′ U (mapo) [+]
Alto 764 m [+]
Areo 51 km² (5 100 ha) [+]
Cevico de la Torre (Provinco Palencio)
Cevico de la Torre (Provinco Palencio)
DEC
Cevico de la Torre
Cevico de la Torre
Situo de Cevico de la Torre
Cevico de la Torre (Hispanio)
Cevico de la Torre (Hispanio)
DEC
Cevico de la Torre
Cevico de la Torre
Situo de Cevico de la Torre

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cevico de la Torre [+]
vdr

Cevico de la Torre [zeBIko delaTOre] estas municipo en la sudo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko El Cerrato. La loknomo Cevico de la Torre estas etimologie komprenebla kiel Fortikaĵo de la Turo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo de Sankta Marteno.
La preĝejo de Sankta Ana.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 50,85 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 479 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 1 700 loĝantojn el la 1900-aj jaroj. Ĝi distas 26 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Hontoria de Cerrato, Valle de Cerrato, Vertavillo, Alba de Cerrato, Población de Cerrato, Cubillas de Cerrato kaj kun la Provinco Valadolido kaj Dueñas. redaktata

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis restaĵoj de antaŭromia kaj romia fortikaĵo kaj setlado. La setlado sekvis en epoko de visigotoj kaj mozaraboj.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Fine de la 9-a jarcento la kristanoj fortikigis kaj reloĝigis la lokon kiu tiel iĝis poste area ĉefurbo nome "Cabeza de Alfoz". Ŝajne la mezepoka turo (de la nomo kaj de la restaĵoj) estis sur la monteto kie nun estas la preĝejo de Sankta Marteno. Plej verŝajne por la konstruado de tiu preĝejo, oni reuzis ŝtonojn el la turo aŭ gvatoturo.

Plej frua mencio estas de 1059. En 1119, la reĝino Doña Urraca de Kastilio donacis Cevico de la Torre al sia fratino doña Estefanía Armengol, nevino de la grafo Pedro Ansúrez. En la 12-a jarcento estis konstruita la palaco kiu poste apartenis laŭlonge de la jarcentoj al diversaj nobeloj inter kiuj la Duko de Arcos kaj la Grafo de Oñate. Tiu palaco havis kvar turetojn, barbakanon kaj muregon; nun restas el tio malmultaj restaĵoj. La Ermitejo de Nuestra Señora de Palacios apartenis al la Templanoj.​

En la 13-a jarcento estis konstruita la Monaĥejo de Aguachal; en 1255, la reĝo Alfonso la 10-a donis al doña Mayor Arias, vidvino de Garci Fernández, la senjorlandon de Cevico de la Torre, escepte la jura suvereneco kaj imposto nomita “moneda” (monero); krome, tiu monarko ordonis detrui la "turon" kaj malpermesis konstruadon de kastelo aŭ turo, sen lia rajtigo.​

En 1474, estis judoj en Cevico de la Torre; la distribuado de impostoj fare de Rabbi Jacob Aben-Núñez, rilatis al la judaroj de Cevico de la Torre, Castrillo de Onielo kaj Pinilla.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj, blazondomoj, la ermitejoj, vinkeloj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]