Kastelo Frontenac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Château Frontenac)
Kastelo Frontenac
Kastelo
hotelo • hotela konstruaĵo [+]

LandoKanado
ProvincoKebekio
Koordinatoj46° 48′ 43″ N, 71° 12′ 19″ U (mapo)46.81182-71.20538Koordinatoj: 46° 48′ 43″ N, 71° 12′ 19″ U (mapo)

ArkitektoBruce Price

Estiĝo1893
Konsekro18-a de decembro 1893

Kastelo Frontenac (Kebeko)
Kastelo Frontenac (Kebeko)
DEC
Kastelo Frontenac
Kastelo Frontenac
Lokigo de Kebeko en Kanado

Map
Kastelo Frontenac

Vikimedia Komunejo:  Château Frontenac [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Château Frontenac [ŝato frontenak], t. e. Kastelo Frontenac, estas unu el la ĉefaj turismaj allogaĵoj de la urbo Kebeko.

Ĝi estis inter la unuaj en longa serio de kastelstilaj hoteloj. Konstruigis ĝin la fervoja kompanio Canadien Pacifique (france) aŭ Canadian Pacific Railway Limited (angle) laŭ la planoj de la usona arkitekto Bruce Price, fine de la 19a jarcento kaj komence de la 20a. Ĝi malfermiĝis en 1893. La fervoja societo celis kreskigi luksan turismon kaj veturigi en siaj trajnoj riĉajn vojaĝantojn. Kastelo Frontenac estas “kuzo” de Château Lac Louise [lak luiz], kiu situas ĉe la bordo de la lago Louise, meze de la Roka Montaro en la provinco Alberto. Ĝia arkitekturo inspiriĝas de kasteloj starigitaj en Francujo ĉirkaŭ la Renesanco.

Oni nomis ĝin Frontenac honore al Louis de Buade, grafo de Palluau kaj Frontenac (1622–1698). En 1672–1682 kaj 1689–1698 li estis guberniestro de Nov-Francujo — la kolonio fondita de francoj en Nord-Ameriko, kiu poste fariĝis Kanado.

Kastelo Frontenac situas proksime de la historia ejo Citadelo de Kebeko, sur la loko de la malnova kastelo Haldimand kaj apud la teraso Dufferin. Ĉi lasta kovras la arkeologian terenon de la fuorto Saint-Louis kaj de la samnoma kastelo.

Dum la 20a jarcento, Kastelon Frontenac oni plurfoje aliformigis. En 1926, ekzemple, aldoniĝis la impona centra turo, kiu tronas meze de la kastelo kaj donas al ĝi ĝian faman silueton. Ĝi estas la verko de la arkitektoj Maxwel. Fama politikisto, Maurice Duplessis (1890–1959), tie loĝis, dum li estis ĉefministro de la provinco Kebekio.

En 1943 kaj 1944, en la apuda Citadelo de Kebeko, okazis la Konferencoj de Kebeko, en kiuj Winston Churchill (1874–1965), tiama angla ĉefministro, kaj Franklin D. Roosevelt (1882–1945), tiama usona prezidento, diskutis sian strategion por la Dua mondmilito. La personaro akompananta ilin loĝis proksime en Kastelo Frontenac. La ĉefministro de Kanado, William Lyon Mackenzie King (1874–1950), estis, pro ĝentileco rilate Kanadon, invitita partopreni kelkajn el iliaj renkontiĝoj. Tie aprobiĝis la planoj por la “T-Tago” (“Jour J”, “D-Day”), t. e. por la 6a de junio 1944, kiam komenciĝis la Batalo de Normandujo, per kiu la Aliancanoj malfermis novan, okcidentan batalfronton kontraŭ la nazigermanojn. Samokaze ellaboriĝis planoj por rekonstrui Eŭropon post la milito.

Kastelon Frontenac nun ekspluatas kaj administras la hotela firmao Fairmont.