Chéran

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chéran
Chéran en urbo Ecole
rivero
Bazaj informoj
Situo Francio
Longeco 53,7 km
Akvokolekta areo 350 km²
Averaĝa trafluo 7,77 m³/s
Fluo
Fonto Verrens-Arvey
- Alteco super marnivelo 1 420 m
- Koordinatoj 45° 40′ 49″ N, 6° 15′ 27″ O (mapo)45.6802777777786.2575
Enfluejo Fier
- Alteco 312 m
- Koordinatoj 45° 53′ 11″ N, 5° 56′ 0″ O (mapo)45.8863888888895.9333333333333
Geografio
Trairataj urboj La Motte-en-Bauges, Alby-sur-Chéran, Rumilly
Alfluantoj
- Dekstraj Rojo de Bellecombe, Nant de l'Eau Salée, Nant des Bornières
- Maldekstraj Rojo d'Aillon, Rojo de Saint-Francois, Dadon, Nephaz
Map
Chéran
vdr

Chéran (prononcu [ŝe]) estas rivero fluanta en la francaj departementoj Savoie kaj Haute-Savoie. Ĝi estas maldekstra alfluanto de rivero Fier, do subalfluanto de Rodano.

La pli granda parto de ĝia akvokolekta areo situas en la Reĝiona Naturrezervejo de la Montmasivo Bauges.

Ĝi fontas en franca departemento de Savoie, en montmasivo Bauges; ĝi estas unu el la rojoj defluantaj la okcidentajn deklivojn de monto Pointe de Sambuy (iuj al 2000 m de alteco), sur la komunumoj Jarsy, Clery kaj Verrens-Arvey. Ĝi poste fluas nord-okcidenten orte al la direkto de la montaj krestoj de tiu-ĉi masivo.

Ĝi trafluas École, La Compôte, Le Châtelard, La Motte-en-Bauges, Lescheraines, Arith, Bellecombe-en-Bauges.

Ĝi poste akvumas komunumojn de Haute-Savoie: Allèves, Cusy. Gruffy, Héry-sur-Alby, Mûres, Alby-sur-Chéran, Saint-Sylvestre Marigny-Saint-Marcel, Boussy.

Ĝi faras limon inter Sales kaj Rumilly, kie ĝi sinĵetas al Fier.

La trafluo de Chéran regule varias inter 12,5 m³/s (en aprilo) kaj 3,59 m³/s en aŭgusto. Dun sekeco, ĝi magriĝas ĝis 0,56 m³/s, sed en kazo de ŝvela akvo, ĝi preterpasas 200 m³/s: oni mezuris trafluon de 250 m³/s la 1-an de oktobro 1960 en Allèves.

Rivero Cheran estas konata enhavi buletojn da oro. Oni tion trovas ĉefe apud Alby sur Céran kaj Cussy. Legendo asertas, ke tiu oro devenus el la trezoro de la Templanoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]