Chamois

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Chamois
Blason ville It Chamois (AO).svg
Ŝtato Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono Flag of Valle d'Aosta.svg Aosta Valo (2005)
Provinco AO Aosta Valo (2005)
Geografia situo 45° 50′ N, 7° 37′ O45.8333333333337.6166666666667Koordinatoj: 45° 50′ N, 7° 37′ O
Alto super marnivelo 1.800 m
Areo 14 (2005) km²
Loĝantaro 93 (2005)
Loĝdenso 7 (2005) loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Corgnolaz, Crepin Cailla, La Ville, Suis (2005)
Najbaraj komunumoj Antey-Saint-André, Ayas, La Magdeleine, Valtournenche (2005)
Patrono Sankta Pantaleono
Festa tago 27-a de julio (2005)
Nomo de loĝantoj tzamoisin, dialekte, aŭ chamoisin, france.
Poŝtkodo 11020 (2005)
Imposta kodo B491 (2005)
Kodo laŭ ISTAT 7016 (2005)
Telefona prefikso 0166 (2005)
Retpaĝo http://www.comune.chamois.ao.it/
RedDot.png
Loko en mapo
v  d  r
Information icon.svg

Chamois estas komunumo de Italio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Chamois estas la itala komunumo plej alta super la marnivelo, konsiderante la lokon de la urbodomo. La ĉefvílaĝo kaj la ceteraj subdividaĵoj estas ligitaj al la valfunda vojo Châtillon-Cervinia per arbara vojo tra la najbara vilaĝo La Magdaleine. Tiun vojon ne rajtas uzi privataj motorveturiloj. Tial ne estas automobiloj en Chamois, kaj homoj kaj varoj atingas ĝin per komforta publika telfero kiu ligas Corgnolaz, la ĉefvilaĝon, al Buisson, subdividaĵo de Antey-Saint-André, kiu troviĝas laŭ la valfunda vojo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ekonomio de Chamois baziĝas sur turismo kaj bredado. Vintrajn gastojn allogas alp-skiejoj situantaj super la vilaĝo inter 2000 kaj 2700 metroj da alteco, kiujn servas du seĝtelferoj kaj pluraj skitelferoj. La gastigebleco konsistas el kvar hoteloj kaj dekoj da privataj feri-domoj, luataj aŭ uzataj de la posedantoj.

Blazono[redakti | redakti fonton]

La blazono montras bildon de ĉamo sur roko sub ruĝa strio; la franca signifo de chamois estas ĝuste "ĉamo".

Fotografio[redakti | redakti fonton]