Chandler (Arizono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Chandler estas grandurbo en Usono, en subŝtato Arizono, en distrikto Maricopa. La urbego apartenas al aglomeraĵo de Fenikso (urbo).

Situo de Chandler en Arizono kaj en la distrikto

Bazaj informoj

Geografio

Urbocentro de Chandler

Chandler situas sur montetaro en la sudokcidenta landparto de Usono, en la meza parto de Arizono. Fenikso troviĝas 30 km. Ankaŭ Tempe (Arizono), Mesa, Gilbert estas proksime.

Historio

En 1891 Dr. Alexander John Chandler, la unua bestokuracisto en Arizono akiris tie kampon. Baldaŭe loĝata loko estiĝis kaj en 1912 ĝi estis jam urbeto kun administrejo, lernejo kaj hotelo. En la 20-a jarcento ĝi estis dormourbo de Fenikso, tamen iom da industrio aperis.

Ekonomio

Komence agrikulturo estis la ĉefa profesio en Chandler, surbaze de kotonoj, maizoj. Dum la 1910-aj jaroj ekzistis strutobredado. Nuntempe Intel kaj similaj firmaoj produktas en la urbego.

Strato en Chandler

Klimato

En Chandler la temperaturo averaĝe varias inter 14-31 °C. La varmo kulminas en julio kun rekordo 48 °C, inter oktobro-aprilo okazas eĉ frostoj. Jare pluvas po 234 mm, junie ĝenerale neniam pluvas. La pluvo kulminas en marto.

Trafiko

Chandler havas 2 municipajn flughavenojn. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Estas ankaŭ fervojaj kaj ĉefvojaj kontaktoj kun Finikso.

Vidindaĵoj

  • arta centro kun 1500 sidlokoj
  • festivalo pri strutoj
  • Fervojmuzeo
Mapo pri Arizono, kie estas trovebla Chandler meze ĉe Finikso (kiel origine Phoenix)

Fontoj