Chandler (Arizono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chandler
urbo de Usono • urbego

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 928
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 275 987  (2020) [+]
Loĝdenso 1 639 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 18′ N, 111° 50′ U (mapo)33.303333333333-111.84138888889Koordinatoj: 33° 18′ N, 111° 50′ U (mapo) [+]
Alto 370 m [+]
Areo 168,413686 km² (1 684 1.3 686 ha) [+]
Horzono montara horzono de Nordameriko [+]
Chandler (Arizono)
Chandler (Arizono)
DEC
Chandler
Chandler
Situo de Chandler
Chandler (Usono)
Chandler (Usono)
DEC
Chandler
Chandler
Situo de Chandler

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chandler, Arizona [+]
vdr

Chandler estas grandurbo en Usono, en subŝtato Arizono, en distrikto Maricopa. La urbego apartenas al aglomeraĵo de Fenikso (urbo).

Situo de Chandler en Arizono kaj en la distrikto

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Urbocentro de Chandler

Chandler situas sur montetaro en la sudokcidenta landparto de Usono, en la meza parto de Arizono. Fenikso troviĝas 30 km. Ankaŭ Tempe (Arizono), Mesa, Gilbert estas proksime.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1891 Dr. Alexander John Chandler, la unua bestokuracisto en Arizono akiris tie kampon. Baldaŭe loĝata loko estiĝis kaj en 1912 ĝi estis jam urbeto kun administrejo, lernejo kaj hotelo. En la 20-a jarcento ĝi estis dormourbo de Fenikso, tamen iom da industrio aperis.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Komence agrikulturo estis la ĉefa profesio en Chandler, surbaze de kotonoj, maizoj. Dum la 1910-aj jaroj ekzistis strutobredado. Nuntempe Intel kaj similaj firmaoj produktas en la urbego.

Strato en Chandler

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Chandler la temperaturo averaĝe varias inter 14-31 °C. La varmo kulminas en julio kun rekordo 48 °C, inter oktobro-aprilo okazas eĉ frostoj. Jare pluvas po 234 mm, junie ĝenerale neniam pluvas. La pluvo kulminas en marto.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Chandler havas 2 municipajn flughavenojn. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Estas ankaŭ fervojaj kaj ĉefvojaj kontaktoj kun Finikso.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • arta centro kun 1500 sidlokoj
  • festivalo pri strutoj
  • Fervojmuzeo
Mapo pri Arizono, kie estas trovebla Chandler meze ĉe Finikso (kiel origine Phoenix)

Fontoj[redakti | redakti fonton]