Chantal Goya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Chantal Goya
Chantal Goya.jpg
Bazaj informoj
Naskonomo Chantal de Guerre
Naskiĝo 10-an de junio 1942 (1942-06-10) (77-jara)
en Ho-Ĉi-Min-urbo
Edz(in)o Jean-Jacques Debout
Deveno Sajgono, Hindoĉinio
Ĝenroj Pop-muziko, Muzikalo
Profesio Kantistino, Aktorino
Aktivaj jaroj 1964 ĝis hodiaŭ
Eldoninto RCA
Parencaj
temoj
Jean-Jacques Debout
Retejo www.chantalgoya.net
v  d  r
Information icon.svg

Chantal GOYA [ʃɑ̃tal gɔja], naskiĝnome Chantal DE GUERRE (naskiĝis la 10-an de junio 1942(nun 1942-06-10) en Sajgono, Hindoĉinio), estas franca aktorino kaj porinfana kantistino. Ŝi vendis pli ol 39 milionoj da diskoj.

Kino[redakti | redakti fonton]

Chantal Goya ludis ĉefan rolon en la filmo Masculin, féminin de Jean-Luc Godard en 1966, apud Jean-Pierre Léaud, Marlène Jobert kaj Brigitte Bardot. La filmo estis malpermesita al malpli ol 18-jaruloj pro tiamaj tabuaj temoj (interalie pri aborto).

Ŝi daŭrigis per kelkaj aŭtoraj filmoj, reĝisoritaj de Jean-Daniel Pollet, Philippe Labro, Didier KaminkaPierre Tchernia, kaj tiel donis replikon al Bernadette Lafont, Claude Jade, Jean-Pierre Marielle, Serge Gainsbourg, Fabrice Luchini, Michel Serrault, Philippe NoiretGérard Depardieu, tamen neniam al sia kuzo Claude Rich.

Kantado[redakti | redakti fonton]

Ŝia renkontiĝo kun Jean-Jacques Debout, ŝia estonta edzo, en 1964, konsistigis esencan turnopunkton: li prezentis al ŝi Daniel Filipacchi, tiam lanĉantan sian novan magazinon, Mademoiselle âge tendre. La kreinto de Salut les copains produktis Chantal Goya dum Jean-Jacques Debout komponis por ŝi du kanzonojn: C'est bien Bernard le plus veinard kaj Une écharpe, une rose.

Registrinte kelkajn diskojn de muzika stilo "yéyé" sub la direktado de Mickey Baker, kiuj estis tre sukcesaj en Japanio, ŝia kantista kariero vere ekstartis en Francio en 1975, per interpretado de Adieu les jolis foulards dum televida elsendo de Maritie kaj Gilbert Carpentier.

Produktante sinsekvajn ŝlagrojn (Voulez-vous danser grand-mère, Allons chanter avec Mickey, Bécassine, Un lapin...), la paro Debout-Goya tiam ekfaris, kunlabore kun Roger Dumas, televidajn rakontojn: Je reviendrai, Marie-Rose, Au bonheur des enfants... kaj porinfanajn spektaklojn laŭ vojaĝa kaj reva temoj, kie la kantistino enkarnigas Marie-Rose, miksaĵon de guvernistino kaj granda fratino kiu kuniras famajn personojn (Ginjolo, Babar, Snoopy, Pulĉinelo...) kaj personigitajn bestojn (Pandi-Pando, La kukolo, Lupo-Lupo, Majstro Vulpo...), reĝisoritajn kaj komponitajn de Jean-Jacques Debout.

Trairo de dezerto[redakti | redakti fonton]

Dum la elsendo Le jeu de la vérité (La ludo de la vero) prezentita de Patrick Sabatier rekte el Lyon la 13-an de decembro 1985, instruistino grave kritikis la artistinon. Dezirante batali por sia ĉeestanta publiko, ŝi ekinterpretis por ili sian repertuaron sen akompana muziko. Dume, televido montris nur ŝiajn mimikojn kaj ne la infanojn, kio provokis amasmedian lavangon kun rezulta konsekvenco: de po pli ol 250 koncertoj jare, ŝi falis al po dekoj en la sekvantaj jaroj.

Ŝian karieron trafis granda seismo. La bildo de la kantistino estis makulita, vendoj de diskoj malkreskis, rimedoj investitaj en ŝiaj spektakloj fariĝis multe malpli grandaj.

Denova populareco[redakti | redakti fonton]

Tamen, malgraŭ certa malkresko de populareco, Chantal Goya ne forlasis sian karieron pro tio: post la spektaklo Le Mystérieux Voyage, ŝi turnis sin al eksterlando, eklanĉis monatan gazeton Le petit journal de Marie-Rose, aperigis kvin neeldonitajn studiajn albumojn ĝis 1990, kaj proponis, post televida sperto en 1988-1989 en Antenne 2 kun Jacqueline Joubert (Le Monde Magique), novan muzikalon L'étrange histoire du château hanté en Palais des Congrès de Parizo. En 1993, ŝi efektivigis sian grandan revenon, subskribis kontrakton kun AB Disques, dank'al sia fidela amikino Dorothée, kaj publikigis sian aŭtobiografion Tu t'appelles Chantal Goya comment ?.

Ŝi prezentis novan spektaklon en Kazino de Parizo en 1997, Le Grenier aux Trésors, kiu restis kvin semajnojn en la afiŝo, dum la tuta generacio de siaj unuaj admirantoj denove malkovris ŝin dank'al du vesperoj « revival » organizitaj en famaj nokto-kluboj. La reĝisoro Gabriel Aghion proponis al ŝi ludi sian propran rolon en Absolument fabuleux (kun Josiane Balasko kaj Nathalie Baye), en 2001. La spektantoj de la refaro de la ekstravaganca brita serio retrovis tie iun ironiplenan Chantal Goya pri sia propra publika persono. La longdaŭra filmo estis okazo reveni sur la antaŭon de la scenejo per remiksitaj versioj de siaj plej grandaj sukcesoj (inter kiuj, la fama Becassine is my cousine).

Ŝi tiam ekstartis novan turneon en nokto-kluboj, interalie en la medio de geja komumumo, tiom vira kiom virina, kiu varme akceptis ŝin. Ŝiaj porinfanaj spektakloj denove ekfloris. Marie-Rose trafis novan generacion de infanoj kaj fariĝis « institucio ».

Fine de 2006, ŝi aperigis albumon titolitan Au Pays des étoiles. En 2008, chantal Goya denove foriris por turneo kun refaro de sia spektaklo Le Mystérieux Voyage de Marie-Rose, tiam per virtualaj dekoroj.

La jaro 2009 estis okazo por Chantal Goya festi siajn 30 jarojn da scenejo per spektaklo Happy Birthday Marie-Rose en turneo.

La 23-an de septembro 2009 Chantal Goya prezentis al sia publiko novan verkon Des poussières d'étoiles dans les yeux eldonitan ĉe Flammarion.

Kelkaj kanzonoj[redakti | redakti fonton]

  • Adieu les jolis foulards
  • Ah, Ah, Monsieur Chocolat
  • Allons chanter avec Mickey
  • Babar
  • Ballade pour Cosette
  • Bécassine
  • Bouba, le petit ourson
  • Bravo Popeye
  • Capitaine Flam
  • C'est Guignol
  • Comme Tintin
  • David le gnome
  • Davy Crockett
  • Dou ni dou ni day
  • Félix le chat
  • L'alphabet en chantant
  • La Chèvre de monsieur Seguin
  • La Planète Merveilleuse
  • La poupée de sucre
  • Le Carrosse Escargot
  • Le Coucou
  • Le Mystérieux Voyage
  • Les malheurs de Sophie
  • Les Quatre Filles du docteur March (kanzono de televida serio)
  • Les trois joyeux Pieds Nickelés
  • Loup-Loup
  • Mecki le hérisson
  • Mon ami le pélican
  • Mon Pinocchio
  • Mais en attendant Maître-Renard
  • Monsieur le Chat Botté
  • Pandi-Panda
  • Papa mille-pattes
  • Pipotin
  • Polichinelle
  • Riri, Fifi, Loulou
  • Snoopy
  • Une écharpe, une rose
  • Un lapin
  • Voulez-vous danser grand-mère ?
  • Une Fleur à Mon Chapeau
  • Je suis Carmen L'araignée

Diskaro[redakti | redakti fonton]

Albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1977: Allons Chanter Avec Mickey
  • 1978: La poupée
  • 1979: Bécassine
  • 1980: C'est Guignol !
  • 1981: Comme Tintin
  • 1982: Monsieur le Chat Botté
  • 1983: Mon Pinocchio - Babar
  • 1984: Snoopy - Pandi Panda
  • 1985: Félix le Chat
  • 1986: Dou ni dou ni day - Bravo Popeye
  • 1987: Le monde tourne à l'envers
  • 1988: Isabelle c'est la fille de Babar
  • 1989: L'étrange histoire du château hanté
  • 1990: Rythme et couleur
  • 1995: Le soulier qui vole 95
  • 1997: Le grenier aux trésors
  • 2006: Au pays des étoiles
  • 2007: Quand les enfants sont là (reeldono de albumo de 2006)

Koncertaj albumoj[redakti | redakti fonton]

  • 1980: Dans la forêt magique
  • 1981: Le soulier qui vole
  • 1983: La planète merveilleuse
  • 1985: Le mystérieux voyage de Marie-Rose

Kompilaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • 1981: Chantal Goya (kompilaĵo)
  • 1982: L'album Or
  • 1993: Mes personnages enchantés
  • 1998: Ses plus belles chansons
  • 1998: Les années 60
  • 2001: Ma minithèque
  • 2001: Le meilleur
  • 2002: Absolument Goya
  • 2004: Best of
  • 2005: CD story
  • 2008: Happy Birthday

Spektakloj[redakti | redakti fonton]

  • 1978: Chantal Goya à l'Olympia (Olympia, Parizo)
  • 1979: La Forêt Magique (Olympia, Parizo)
  • 1980: Le Soulier qui Vole (Palais des congrès, Parizo)
  • 1982-1983: La Planète Merveilleuse (Palais des congrès, Parizo)
  • 1984-1986: Le Mystérieux Voyage de Marie-Rose (Palais des congrès, Parizo)
  • 1989: L'Etrange Histoire du Château Hanté (Palais des congrès, Parizo)
  • 1991-1992: Au pays des rêves (Turneo teatroj, Libano, Francio, Antiloj...)
  • 1993: Chantal Goya au (Palais des congrès, Parizo)
  • 1994: Le Soulier qui Vole 95 (Palais des congrès, Parizo)
  • 1997-1998: Le Grenier aux Trésors (Kazino de Parizo, 1997) - (Théâtre de l'Empire, 1998)
  • 1999-2000: Le Monde Merveilleux de Chantal Goya (Bataclan)
  • 2001: 25 Ans de Chansons (Grand Rex)
  • 2001: Absolument Goya (Olympia, Parizo)
  • 2004-2006: Au Pays des Rêves (Palais des congrès, Parizo)
  • 2008: Le Mystérieux Voyage de Marie-Rose (Palais des congrès, Parizo), (Turneo)
  • 2008-2009: Happy Birthday Marie-Rose (Turneo ekde decembro 2008)
  • 2009-2010: Happy Birthday Marie-Rose (Turneo ekde novembro 2009)
  • 2010: L'étrange histoire du château hanté (ekde oktobro 2010)

Parta filmaro[redakti | redakti fonton]

Televido[redakti | redakti fonton]

  • 1978: Au bonheur des enfants (23/12/1978) en TF1.
  • 1980: La forêt magique (15/04/1980) en TF1.
  • 1981: Le soulier qui vole (30/06/1981 parto 1) (04/07/1981 parto 2) en TF1.
  • 1981: Marchand De Sable (14/11/1981) en TF1.
  • 1983: La poupée de sucre (Felietono elsendita de la 15-a al la 23-a de decembro 1983) en TF1.
  • 1986: Le mystérieux voyage de Marie-Rose en TF1.
  • 1988: Le monde magique en Antenne 2.
  • 2008: Le mystérieux voyage de Marie-Rose en M6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]