Charles Albert Tindley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles Albert Tindley
Persona informo
Naskiĝo 7-an de julio 1851 (1851-07-07)
en Berlino
Morto 26-an de julio 1933 (1933-07-26) (82-jaraĝa)
en Filadelfio
Tombo Eden Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo komponistokantoverkisto
vdr

Charles Albert TINDLEY (1851-1933) estis usona metodista pastoro. Lia patro estis sklavo, kaj li pasigis la infanaĝon ĉefe inter sklavoj post la morto de la (nesklava) patrino kiam li havis ĉ. 4 jarojn. Li malanalfabetigis sin aŭtodidakte ĝis la aĝo de 17 jaroj. Oni nomas lin "la princo de predikistoj" kaj "la avo de la gospela himnarto". Lia preĝejo en Filadelfio kreskis sub lia gvidado ĝis la paroĥanoj nombris pli ol 12 000 (ĉ. 1927). En tiu jaro, oni jure ŝanĝis la nomon de la preĝejo al "Tindley Temple". Pluraj el liaj 46 himnoj, kiujn li ĝenerale verkis por ilustri kaj akompani siajn predikojn, restas konataj kaj kantataj. La nuna usona metodista himnaro enhavas kvin.

La solidara kanto de la usona movado por plenaj civitanaj rajtoj de ĉiuj rasoj, We shall overcome (esperantigita de Wouter Pilger kiel "Venkos ni en gloro"), estas derivita de la refreno de himno de Tindley, I'll overcome someday.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Venkos ni en gloro (en TTT-Himnaro Cigneta)