Charles Churchill

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles Churchill
Persona informo
Naskiĝo 31-an de januaro 1731 (1731-01-31)
en Westminster
Morto 4-an de novembro 1764 (1764-11-04) (33-jaraĝa)
en Boulogne-sur-Mer
Mortokialo malsano
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio
Alma mater St John's CollegeWestminster School
Okupo
Okupo poeto • verkisto
vdr
Charles Churchill (satiristo)

Charles CHURCHILL (naskiĝinta en februaro 1731 en Westminster, mortinta la 4-an de novembro 1764 en Boulogne-sur-Mer) estis brita verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de predikisto li frekventis lernejojn en Westminster sed ne rajtis, malgraŭ enmatrikuliĝo, ekstudenti ĉe universitato de Oksfordo pro geedziĝo en la aĝo de 17 jaroj. Post la morto de la patro li iĝis ties posteulo. Malriĉiĝinte pro nesaĝa agado li ekverkis satirojn: por la unua titolita »The bard«, en Hudibras-versoj, ne troviĝis eldonisto. Jes ja por »Rosciad« (1761), en kiu li ege primokis ĉiujn aktorojn krom David Garrick kaj ties trupon. De »Dunciad« de Alexander Pope neniu alia satiro tiom estis furorinta. Estis la idoloj de Churchill kaj Pope kaj John Dryden.

Churchill iĝis fama kaj timenda fare de kritikotoj. Bonege salajrate li iĝis tro petola, divorcis kun sia edzo kaj havis vivon senbridan. Suspektite de politikaj krimoj li fuĝis al Franclando kie li mortis baldaŭ poste.

Jen aliaj gravaj satiroj »Apology to the critical reviewers« (kontraŭ tro kritikemaj recenzo-verkintoj), »The ghost«, »The farewell«, »The conference«, »The author« kaj »The prophecy of famine« (pri la influo de ministro John Stuart sur la reĝon Georgo la 3-a.

La stilo de Churchill estas akra kaj bona se temas pri persona atako. La eroj kun ĝenerala satirumado estas neimponaj. La unua kolekto de la verkaro estis »Works«, en 1763. Aldine-eldonejo publikigis la unuan biografion pri Churchill.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, tomus 4. Lipsiae 1906, p. 141 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]