Charles Saroléa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles Saroléa
Persona informo
Naskiĝo 25-an de oktobro 1870 (1870-10-25)
en Tungro
Morto 11-an de marto 1953 (1953-03-11) (82-jaraĝa)
en Edinburgo
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco Belgio vd
Profesio
Okupo filozofopublikigisto • universitata instruisto • ĵurnalisto • romanisto vd
Laborkampo opinia ĵurnalismo • literary activity vd
Aktiva en Edinburgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Charles Saroléa (naskiĝis la 25-an de oktobro 1870 en Tongeren, mortis la 11-an de marto 1953 en Edinburgo estis belga akademiulo, publicisto kaj presisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Charles Saroléa estis por longa periodo profesoro pri la franca lingvo ĉe la Universitato de Edinburgo. Post kiam Ludoviko Zamenhof sendis al la Edinburga Universitato Duan Libron de l' Lingvo Internacia, kiu eldoniĝis komence de 1888, la universitato esprimis sian dankon al la sendinto, kaj tiam pri Esperanto en la universitato interesiĝis li kaj la kolega profesoro Patrick Geddes, biologo kiu ankaŭ famiĝis kiel progresema teoristo pri urboplanado kaj edukado.

Profesoro Saroléa verkis librojn pri ampleksa gamo de temoj pri internaciaj aferoj, kaj krome ankaŭ redaktis de 1912 ĝis 1917 la publikaĵon Everyman, literaturan revuon favora al la doktrino de distributismo.

En 1915, la belga registaro sendis lin al Usono por subteni la verecon de novaĵoj pri miltkrimoj rilate al la germana okupacio de Belgio. La misio ne sukcesis, ĉar Saroléa en nediplomatia maniero emocie kaj publike atakis la neŭtralecon, kiun Usono observis en tiu tempo koncerne la Unuan Mondmiliton.