Chermignon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Chermignon d'en Bas)
Chermignon
Blazono de Chermignon
Blazono de Chermignon
Blazono de Chermignon
Ortschaft • former municipality of Switzerland
Kantono Valezo
Distrikto Sierre
Koordinatoj  46° 17′ 10″ N 7° 28′ 10″ O / 46.28611 °N, 7.46944 °O / 46.28611; 7.46944 (mapo)Koordinatoj: 46° 17′ 10″ N 7° 28′ 10″ O / 46.28611 °N, 7.46944 °O / 46.28611; 7.46944 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2987
Areo 5,38 km²
Alteco 910 m super marnivelo
Poŝtkodo 3971 Chermignon
3963 Crans-sur-Sierre
3971 Ollon
Komunumkodo 6234
Mapo de Chermignon
Mapo de Chermignon
Situa mapo de Chermignon
vdr

Chermignon estas komunumo en la distrikto Sierre en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 2987 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Chermignon situas en la supra parto de Suba Valezo ĉe la norda flanko de la Valo de Rodano, norde de la distriktĉefurbo Sierre. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Chermignon d'en Haut, Chermignon d'en Bas, Champzabé, Ollon kaj Crans-sur-Sierre.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,38 km², de kiuj 19,7% estas kovritaj de arbaro, 48,3% servas por agrikulturo kaj 28,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Chermignon limas en okcidento kaj nordo al Lens, en oriento al Montana, en sudo al Sierre.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Chermignon pasas la kurboriĉa kantona ĉefvojo de Sierre al Montana. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas unu kilometron sude de la komunumo en Sierre. Pere de la poŝtaŭtolinio de Sierre al Montana la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Chermignon datiĝas el la jaro 1228 kiel Chermenon kaj Chirminon. Chermignon estis konstituita kiel komunumo en la jaro 1905. Ĝis 1905 Chermignon formis kune kun Montana kaj Icone kvartalon de la iama grandkomunumo Lens en la Valeza Dekono Sierre. Eklezie Chermignon apartenis ankoraŭ ĝis 1948 al la Paroĥo Lens.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]