Grône

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grône
Blazono de Grône
Blazono de Grône
Blazono de Grône
Marĉo Pouta-Fontano en Grône
Marĉo Pouta-Fontano en Grône
Marĉo Pouta-Fontano en Grône
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Sierre
Koordinatoj  46° 15′ 11″ N 7° 27′ 32″ O / 46.25306 °N, 7.45889 °O / 46.25306; 7.45889 (mapo)Koordinatoj: 46° 15′ 11″ N 7° 27′ 32″ O / 46.25306 °N, 7.45889 °O / 46.25306; 7.45889 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2253
Areo 21,14 km²
Alteco 513 m super marnivelo
Poŝtkodo 3979
Komunumkodo 6238
Mapo de Grône
Mapo de Grône
Situa mapo de Grône
vdr

Grône (malnova germanlingva nomo Grün) estas komunumo en la distrikto Sierre en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 2253 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Grône situas en la supra parto de la Suba Valezo sude de la urbo Sierre, ĉe la suda flanko de la rivero Rodano, en nordokcidcento la komunuma teritorio etendiĝas ĝis al la riverbordo. En sudokcidento de la komunumo situas la marĉo Pouta-Fontana, naturrezervejo, kie vivas multaj birdospecoj. La komunumo konsistas el la vilaĝo Grône kaj la setlejoj Daillet, Erdesson, Itravers, La Coutoulaz, Le Coujon, Loye kaj Pramagnon.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 21,14 km², de kiuj 59,8% estas kovritaj de arbaro, 22,8% servas por agrikulturo kaj 7,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Grône limas en nordo al Sierre, en oriento al Chalais, en sudoriento al Anniviers, en sudo kaj sudokcidento al Mont-Noble, en okcidento al Siono, kaj en nordokcidento al Saint-Léonard.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Grône situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Grône pasas konekta vojo de Chalais al Siono kaj kondukas vojo de Grône al Sierre. La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A9, kiu kondukas paralele al la norda komunumlimo aliflanke de Rodano, situas 2 kilometrojn sudoriente de la komunumo en Sierre respektive 3 kilometrojn okcidente de la komunumo en Siono. Pere de buslinio de Sierre tra Grône al Siono la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Grône datiĝas el la jaro 1001 kiel Gruona. En la jaro 1292 krom Grône ankaŭ Loye estis menciita kiel komunumo. En la 10-a jarcento Grône apartenis al la Senjorujo Granges. En la jaro 1245 ĝis 1240 Pierre de la Tour-Morestas konstruis burgon en Grône, kiu estis detruita en la jaro 1417 dum la luktoj de diversaj nobelaj familioj pri la regado en Valezo. En la jaro 1603 Grône estis vendita al la civitanro de Siono kaj transformita al subvoktejo, kiu ekzistis ĝis la Helveta Revolucio de 1798. En la jaro 1802 Grône, kiu nun fariĝis memstara komunumo liberaĉetis sin de la feŭdo de la civitanaro de Siono.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]