Chevrolet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chevrolet
Chevrolet
aŭtomobilo-faranta firmao • aŭtomobilmarko • dividaĵo • publika kompanio vd
Dum 3-a de novembro 1911 - nekonata/nuntempe
Jura formo privata firmao
Fondita 3-a de novembro 1911
Fondintoj Louis Chevrolet • William C. Durant vd
Sidejo Detroit, Miĉigano
Lando Usono
Agokampo aŭtomobila industrio
kamionoaŭtomobilo • commercial vehicle
Posedata de General Motors vd
filiaj kompanioj Chevrolet Europe • Chevrolet China vd
TTT chevrolet.com
vdr
aŭto de la modelo Chevrolet National (1928)

Chevrolet (neformale Chevy) estas aŭtomobila marko, kiu ekde la jaro 1918 apartenas al la konzerno General Motors kaj nuntempe konsistigas ties kernan markon.

La firmaa fondinto Louis Chevrolet estis konkursa aŭtoveturisto, kiu la 25-an de decembro 1878 naskiĝis en La Chaux-de-Fonds, Svisio kaj vivis dum sia juneco en Beaune (Francio). La 3-an de novembro 1911 fondiĝis la firmao, por konkurenci precipe kontraŭ la fama "modelo T" de la aŭtomobila konzerno Ford. En 1912 ekvendiĝis la marko Chevrolet Classic Six, aŭto por kvin personoj, kiu atingis pintan rapidecon de 105 km/h. La plej konata modelo nomiĝas Corvette kaj produktiĝas ekde la jaro 1953.

Ekde la jaro 2005 en Eŭropo vendiĝas aŭtomobiloj sub la marko Chevrolet, kiuj antaŭe vendiĝis sub la sudkorea markonomo Daewoo, kiuj ankaŭ apartenas al la konzerno General Motors. Krom la Chevrolet-emblemo tiuj aŭtoj tamen daŭre baziĝas sur Daewoo-tekniko kaj estas azia produktaĵo; iuj el ili en Usono vendiĝas sub la markonomo Suzuki. La konzerno esperis kaj per la ŝanĝo de la marka emblemo en Eŭropo atingis plimultiĝon de la aŭtovendoj.

En la koreaj produktejoj de GM Daewoo ankaŭ produktiĝas la marko Chevrolet Captiva, ankaŭ nomata Opel Antara, kies tekniko tamen ne estas pure korea: la motoro ekzemple estas aŭstralia konstruaĵo, kaj pluraj elektraj elementoj venas el Germanio. La konzerno pli kaj pli difinas sian markon Chevrolet tutmonda produktaĵo, kies aŭtoj en kazo de pli sukcesa varbado senhezite ankaŭ povas esti vendataj sub alia konzerna markoemblemo. Laŭ tiu konzerna politiko, la vendado de la plej multaj usonaj Chevrolet.modeloj en Eŭropo ĉesiĝis. Escepto estas la sporteca aŭto Corvette, kiu ekde 2005 en Eŭropo konsistigas apartan markon.

En Sudameriko, laŭ la sama konzerna politiko granda parto el la modeloj de la germania aŭtomobila marko Opel vendiĝas sub la markoemblemo "Chevrolet".

Galerio de historiaj modeloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]