Chimichurri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chimichurri
bifsteko kun Chimichurri

Chimichurri - jen la nomo en hispana ortografio, prononco [ĉimiĈUri], esperantlingva nomo ĝis nun ne vortare dokumentita - atentu ne simple inventi ion vorton kiel "ĉimiĉuro", sed nur uzi tian vorton se vi havas bonan eksteran referencon - estas argentina saŭco kutime servata kun rostita bovaĵo, kiel tipa argentina asado. Ĝi ankaŭ estas foje utiligita kiel marinado por fiŝoj aŭ kokaĵo aŭ kiel saŭco por rostitaj kolbasoj sur blanka pano (choripán). Chimichurri estas plej ofta en Argentina kuirarto kaj Urugvajo, sed ĝi ankaŭ estas konata en aliaj Latinamerikaj landoj ĝis Nikaragvo.

Preparado[redakti | redakti fonton]

La ĉefaj ingrediencoj por chimichurri inkluzivas hakita petroselo, sekigita timiano kaj origano, laŭro, ajlo, Ají Molido (sekigitaj flokoj de kapsiko), cepoj, salo kaj nigra pipro, kiuj estas fajne disbatitaj en pistujo.[1] Ili tiam estas miksitaj kun oleo kaj vinagro ĝis formiĝas dika emulsio, kiu devas esti trempita en klara vitra kruĉo en malvarmeta loko dum almenaŭ du semajnoj. Oni distingas inter pli mildaj kaj pli akraj versioj. Ĉi-lastaj enhavas signife pli da papriko, fajne pikita kapsiketo aŭ pipro.[2][3] Preta chimichurri-saŭco ankaŭ haveblas en boteloj. Sekigitaj koncentriĝoj devas esti miksitaj kun oleo kaj vinagro.

Origino kaj etimologio[redakti | redakti fonton]

Kiel granda parto de la argentina manĝkulturo, la preparado baziĝas sur hispanaj kaj italaj modeloj. Tamen, la origino de la nomo estas necerta. Foto el la angla lingvo estas kutime supozata: La vorto laŭ populara hipotezo reirus al la laŭdira inventinto de la saŭco, irlandano nomita Jimmy McCurry, prononco pli-malpli [ĜImi mek KEri], kiu supozeble akompanis la trupojn de Manuel Belgrano dum la milito de la argentina sendependeco komence de la 19-a jarcento.

Referencoj[redakti | redakti fonton]